Guram Ŝaradze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guram Ŝaradze
Persona informo
Naskonomo გურამ შარაძე
Naskiĝo 17-an de oktobro 1940 (1940-10-17)
en Gurianta,  Kartvela Soveta Socialisma Respubliko
Morto 20-an de majo 2007 (2007-05-20) (66-jaraĝa)
en Tbiliso
Lingvoj kartvela
Ŝtataneco SovetunioKartvelio
Alma mater Ŝtata Universitato de Tbiliso
Okupo
Okupo historiisto • filologo • politikisto
vdr

Guram Ŝaradze (kartvele გურამ შარაძე; naskiĝis la 17-an de oktobro 1940, mortis pafvundita la 20-an de majo 2007) estis kartvela filologo, historiisto, kaj politikisto, ideologo de kartvela naciismo, gvidanto de la opozicia movado Ena, Mamuli, Sarcmunoeba („Lingvo, Patrio, Kredo"). Oni mortpafis lin en la centro de Tbiliso.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1980-aj jaroj Ŝaradze aktivis en kontraŭsoveta naciisma movado kaj estis proksime ligita al Zviad Gamsaĥurdia.

Post la falo de la registaro de Gamsaĥurdia en 1992, Ŝaradze estis en opozicio al la registaro de Eduard Ŝevardnadze. En 1995 li fondis la naciisman movadon „Ena, Mamuli, Sarcmunoeba" kaj estis elektita en la Parlamento de Kartvelio. En 2002 li gvidis (kvankam nesukcese) movadon por malpermeso de la atestantoj de Jehovo en Kartvelio kaj estis severe kritikata de la kartveliaj defendantoj de homaj rajtoj kaj reformistaj politikistoj. Ŝaradze protektadis la teroristan Basilistan sekton, gviditan de la ekskomunikita pastro Basili Mkalaviŝvili, kaj partoprenis en la pogromoj kontraŭ la atestantoj de Jehovo.

En 2003 li aliĝis al la elekta bloko „Por Nova Kartvelio" de Ŝevardnadze en la parlamenta elekto, kiu estis deklarita kiel falsigita kaj sekvigis amasajn manifestaciojn, kiuj finiĝis per la senperforta Revolucio de Rozoj. Post tio Ŝaradze forlasis la politikon, sed provis organizi civitanan movadon kontraŭ okcidentaj influoj en Kartvelio, deklarinte la agadon de la filantropo George Soros kiel potenciale pli malutilan al Kartvelio ol la Rusia revolucio de 1917.

En 2004 li estis kondamnita al 15-tagnokta malliberigo pro huliganaĵo, poste li deŝiris afiŝojn de la pola artisto Rafal Olbinski en ekspozicio en la Nacia Parlamenta Librejo de Kartvelio, deklarinte ilin kiel „pornografiaj". La sekvantan jaron, li estis mallonge arestita denove pro ofendo de ĉefo de la Tbilisa Ŝtata Universitato, kiu komencis okcidentmodelan programon de reformoj.

Ŝaradze estis profesoro de filologio en la Tbilisa Ŝtata Universitato kaj membro de la Kartvelia Akademio de Sciencoj. Li verkis pri la kartvela literaturo kaj historio, ĝenerale pri Demokratia Respubliko de Kartvelio kaj sovetepoka kartvelia politika elmigrado en Eŭropo.

Mortigo[redakti | redakti fonton]

La 20-an de majo 2007, li estis mortigita sur la Melikiŝvili prospekto en centra Tbiliso antaŭ la oficejo de la Asekura Kompanio Aldagi de Giorgi Barateli, malnova amiko de lia filo. Tuj poste Giorgi Barateli estis arestita post mallonga interpafado kun polico.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]