Gurgen Sevak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gurgen Sevak
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1904 (1904-04-15)
Morto 30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoarmenarusa
Ŝtataneco ArmenioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gurgen SEVAK (familia nomo: Grigorjan) estis soveta esperantisto, armeno, lingvisto. Li naskiĝis la 15-an de aprilo 1904 en Tbiliso, Kaŭkazo kaj mortis la 30-an de novembro 1980. En la Universitato de Erevano li kiel docento gvidis la katedrojn de armena lingvo kaj metodologio de lingvoscienco. Esperantisto de 1921, li faris multajn prelegojn, kursojn, publikigis artikolojn en Tbiliso ĝis 1924, poste en Erevano. En 1925 li organizis Armenujan Esperantistan Union kaj iĝis ĝia prezidanto. Poste li estis la sekretario de Armenuja komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Li estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Lingva Komisiono de SEU, verkis lernolibron por armenoj, 1930, tradukis por Heroldo de Esperanto kaj Sennacieca Revuo. Krome li verkis romanojn, dramojn kaj versojn, el kiuj plej multaj nur publikiĝis en manuskripto. En 1958 li provis iniciati ĉiumonatan bultenon de la titolo Armena Esperantisto, sed pro la politikaj kondiĉoj en tiama Sovetio ĝi povis aperi nur unufoje en 1948 kaj poste estis ne plu eldonita.