Gurghiu

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gurghiu en Mureş

Gurghiu (gurgiu) (hungare: Görgényszentimre gorgenjsentimre), germane: Görgen) estas komunumo en Rumanio oriente de Reghin. Administre apartenas al ĝi Adrian, Orşova (Mureş), Glăjerie, Caşva, Comori, Fundoaia (Mureş), Larga (Mureş), Orşova-Pădure kaj Păuloaia.

Enhavo

Loĝantaro [redakti]

En 1910 Görgényszentimre havis 1 817 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 2 062 (rumanoj, 17% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Maros-Torda. Ĝi estas hungara popolarta centro.

Historio [redakti]

Sur la monto super la komuno staras la ruinoj de fortikaĵo konstruita dum la Árpád-dinastio. En la 18-a jarcento funkciis en komunumo papermuelejo kaj porcelanfarejo. En la 17-a jarcento konstruiĝis kastelo, kiun la hungara ŝtato donacis en 1881 al Rudolfo Habsburg, tronheredanto. Li transformigis ĝin ĉaskastelo. Pli malfrue la kastelo estis la propraĵo de la rumanaj reĝoj. En ĝi hodiaŭ funkcias arbarlernejo kaj ĉasmuzeo.

Fonto [redakti]

Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando [redakti]

Csíkszentimre Görgényszentimre Hegyközszentimre Marosszentimre Nyárádszentimre
Pestszentimre Radácsszentimre Soltszentimre Szentimrefalva Tiszaszentimre

Gravaj personoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]