Gurnigelpasejo
|
||||
|---|---|---|---|---|
|
Vojinformtabulo pri Gurnigel en Sangernboden
|
||||
| Alteco | 1608 m | |||
| Koordinatoj | 46°43′55″N 7°26′52″O / 46.73194°N, 7.44778°OKoordinatoj: 46°43′55″N 7°26′52″O / 46.73194°N, 7.44778°O | |||
| Lando | Svislando | |||
| Montaro | Antaŭalpoj | |||
| Akvodislimo inter | Sense→Saane/Sarine kaj Gürbe→Aro | |||
| Ligas | Sangernboden kaj Riggisberg | |||
| Infrastrukturo | Pasejvojo kaj poŝtaŭtobuslinio | |||
Gurnigel estas montpasejo en la Bernaj Antaŭalpoj en Kantono Berno, Svislando. La pasejo ligas Friburgon kun la Berna Oberlando. La pasejkulmino situas sur alteco de 1608 m s.m.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La paseja vojo komenciĝas okcidente en la municipo Sangernboden, kiu apartenas al la komunumo Guggisberg, preterpasas la sulfurbanejlokon Schwefelberg-Bad je 1389 m s.m. por atingi post multaj kurboj la pasejkulminon je alteco de 1608 m s.m. Post la pasejkulmino oni atingas la konatan kuracbanejon Gurnigelbad je alteco de 1155 m s.m.. La paseja vojo tiam finiĝas en la setlejo Dürrbach en Rüti ĉe Riggisberg. Je la okcidenta flanko je alteco de 1491 m s.m. deiras vojo flanka tra la pasejo Schwarzenbühl al Riffenmatt-Schwendi en Guggisberg.
La pasejkulmino estas la akvodislimo inter la riveroj Sense en okcidento kaj Gürbe en oriento. Ambaŭ je la fino alfluas al Aro, Sense tamen unue tra Saane/Sarine. Nordoriente de Gurnigel fontas la rivero Schwarzwasser, kiu alfluas al Sense.
Historio [redakti]
La plej malnova parto de la veturebla paseja vojo estis konstruita en 1872 je iniciato de la tiama hotelposedanto de Gurnigelbad, Johann Jakob Hauser. Ĝis la fino de la 19-a jarcento tiam sekvis la finkonstruo de la vojo ĝis Sangernboden.
Turismo kaj motorsporto [redakti]
Gurnigel dum la tuta jaro estas ŝatata ekskurscelo. La motorcikla renkontiĝejo ĉe la suba Gantrisch-Kabano ĉiam marde dum la someraj monatoj allogas motorciklistojn el la tuta mondo. Unu foje jare en septembro okazas la aŭtomobila Gurnigel-Montarkonkurso. La Konkursejo komenciĝas en Dürrbach kaj la celo estas en Gurnigelbad. Tiuj montaraj konkursoj okazis inter 1910 kaj 1938 kaj denove ek de 1968.
Publika trafiko [redakti]
Poŝtaŭtolinio de Riggisberg tra Sangernboden al Plaffeien kaj Schwarzenburg pasas la montpasejon trifoje tage en ambaŭ direktojn.

