Gusto

El Vikipedio
(Alidirektita el Gustado)
Saltu al: navigado, serĉo
Ofte menciitaj surlangaj lokalizoj de la gustoburĝonoj. Vere tiuj lokalizoj ne ekzistas, kaj gustoburĝonoj por ĉiuj gustosensoj okazas ĉie sur la lango kaj eĉ sur palato.

Gustogustosenso tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas analizon de la gusto de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de kemiaj stimuloj de likvaj aŭ en likvo-solveblaj materialoj.

La gustorganoj estas receptoraj ĉeloj aŭ ties grupiĝoj aŭ anatomiaj estaĵoj kun receptorĉeloj. Ĉe la senvertebruloj, la gusto ne estas apartigebla de la flaro, la kemiaj receptoroj situas en la haŭto, sur la buŝorganoj aŭ sur la antenoj.

La gustorganoj de la vertebruloj estas la gustoburĝonoj (langaj papiloj). Ĉe la fiŝoj ili situas sur la buŝa mukomembrano, sur la lipoj, lipharoj; ĉe surteraj vertebruloj ili situas nur en la mukomembrano de la buŝa kavo, ĉefe sur la lango. La gustoburĝonoj sentas la amarajn (ĉe bazo de la lango), acidajn (flanke de la lango), la salajn, la dolĉajn (langopinte), kaj la umamajn gustojn.

Gusto estas uzata metafore kiel "persona ŝateco al io", ekzemple ies gusto pri muziko, gusto pri modo.

Proverbo [redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri gusto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Ĉiu havas sian guston. »
  • Citaĵo
    « Fremda manĝo havas bonan guston. »
  • Citaĵo
    « Pri gustoj oni disputi ne devas. »

Eksteraj ligiloj [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. [1]