Gustaf John Ramstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gustaf John Ramstedt

Gustaf John RAMSTEDT ['gustav 'jon 'ramstet] (naskiĝis la 22-an de oktobro 1873 en Ekenäs, mortis la 25-an de novembro 1950 en Helsinki) estis svedlingva finna esploristo, sciencisto, diplomato, politikisto kaj unu el la unuaj finnaj esperantistoj (1891).

Dum 1898—1912 Ramstedt faris sep esplorvojaĝojn al Siberio, Meza Azio kaj Mongolio, kie li esploris lokajn lingvojn. Li estas unu el la fruaj esploristoj de altajaj lingvoj kaj fondinto de la moderna mongolistiko.

En 1908 li faris serion da prelegoj en la universitato de Helsinki pri „Lingvoscienco kaj Esperanto“.

Post la sendependiĝo de Finnlando li estis nomumita kiel la unua ambasadoro de Finnlando en Japanio, Ĉinio kaj Siamo kaj restis en Japanio por tio de 1919 ĝis 1930. Ankaŭ dum la diplomata kariero li esploris lingvojn, i.a. la korean.

Dum sia restado en Japanio li kontaktis esperantistojn en Japana Esperanto-Instituto, prelegis japanlingve, kaj tio igis, ke la japana poeto Miyazawa Kenji lernu Esperanton.

Inter 1936 kaj 1940 li estis profesoro pri sanskrita lingvo kaj kompara hindeŭropa lingvistiko en Universitato de Helsinki kaj por-ofica profesoro pri fonetiko. En 1946 li estis elektita kiel honora membro de Dana Reĝa Scienca Societo kaj en 1948 honora membro de Finna Akademio de Sciencoj.

Li tradukis el la finna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i. a. en Voĉoj de popoloj (Kabe). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato li multe helpis al la Esperanto-movado ĉe la oficialaj rondoj.

Trovu « Gustaf John Ramstedt » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»