Gustau Galceran Ferrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gustau GALCERAN (Vilanova i la Geltrú, 1873-1939) estis farmaciisto, aktiva ateneisto, verkisto, erudito, babilrondisto kaj korespondanto kun Joan Maragall kaj aliaj. Entuziasma admiranto de la romantika poeto Manuel de Cabanyes de Vilanova i la Geltrú, en 1933 estis unu el la plej aktivaj membroj de la organizo de la memorigaj agoj de la jarcento de lia morto. Pro tio li eldonis la tradukon en la katalunan lingvon de la studo de la brita hispanisto Edgar Allison Peers, de la Universitato de Liverpool, Les poesies de Manuel de Cabanyes (Barcelono. Oliva de Vilanova. 1933), kaj estis la aŭtoro de la biografia teksto kiu aperas en broŝuro eldonita de la Magistrato de Vilanova i la Geltrú.

Gustau Galceran estis estrarano de Laboro Esperanta de ĝia fondado en 1907 kaj prezidanto de 1912 ĝis 1914. Vicprezidanto de Kataluna Esperantista Federacio en 1914, sekretario de la organiza komitato de la 6a Kataluna Kongreso de Esperanto de 1915 en Vilanova i la Geltrú, membro de la Ĵurio de la 5aj Internaciaj Floraj Ludoj de la sama jaro en Vilanova i la Geltrú.

Lia frato Francesc estis la defendanto de Francesc Ferrer i Guàrdia kaj aŭtoro de la broŝuro La pledo por Ferrer.

Eksteraj ligiloj

greke tradukoj de La pledo por Ferrer