Gustav-Adolf Mossa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav-Adolf Mossa
Persona informo
Naskonomo Gustave Adolphe Mossa
Naskiĝo 28-an de januaro 1883 (1883-01-28)
en Nico
Morto 25-an de majo 1971 (1971-05-25) (88-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj francaokcitana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Masséna vd
Familio
Patro Alexis Mossa vd
Profesio
Alia nomo Gustav Adolf Mossa vd
Okupo pentristo • ilustristo • watercolorist • kuratoro • dramaturgo vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en NicoParizoVenecioPadovoMantuoBelgio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav-Adolf Mossa (naskiĝis la 28-an de januaro 1883 en Nico, mortis la 25-an de majo 1971 samloke) estis franca pentristo de la simbolismo-movado. Li estis la filo de la pentristo Alexis Mossa, kiu dezajnis multajn afiŝojn por la Karnavalo de Nico kaj ege influis la filan karieron.

Gustav-Adolf Mossa estis malfruanta simbolisto kaj ĉerpis el Gustave Moreau, Lucien Lévy-Dhurmer, Edgar MaxenceÉmile-René Ménard. Inspiregis lin ankaŭ literaturaj verkoj, ekzemple de Mallarmé, Baudelaire, Huysmans; kroman rolon inspiran ludis majstroj de Quattrocento, la Antaŭ-Rafaelida Frataro kaj la artistoj de Secesio. La plej gravajn verkojn li faris antaŭ 1918, kaj la plejparto de liaj simbolismaj artaĵoj malkovritis nur post lia morto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gustav-Adolf Mossa estis la filo de la italino Marguerite Alfier kaj de la franca pentristo Alexis Mossa. Tre frue li interesiĝis pri pentrado. Bildo de lia patro prezentis lin kiel pentrantan 9-jaraĝulon. Lia patro, kiu ekde 1873 laboris por la Karnavalo de Nico, iĝis la instruisto kaj trejnisto. Ĝis 1900 Gustav-Adolf studis ĉe la Altlernejo pri dekoraj artoj en Nico kie li ekinteresiĝis pri Secesiaĵoj. Paralele li ricevis instruon de la patro koncerne la teknikon de pejzaĝpentrado (akvareloj) ĉirkaŭ Nico kaj en la postregiono de urbo.

Ekde 1900, post la vizito de la Universala Ekspozicio de Parizo, li konvertiĝis al la simbolismo. Li forlasis la akademion kaj dediĉis sin krome al la verkado de teatraĵoj kaj poemoj.

En la jaro 1901-a Mossa faris sian unuan simbolisman verkon: Salomé ou prologue du Christianisme. Samtempe li akompanis la patron plurfoje en Italion por viziti la urbojn Ĝenovo, Pizo, Sieno kaj ĉefe Venecion. Li imitis la patron pentrante la unuajn bildojn por la Karnavalo de Nico. Je la fino de 1902 li revenis Nicon, kie li partoprenis konkurson en la kadro karnavala. En 1903 li denove vojaĝis kun la patro suden, al Mantovo, Padovo kaj Venecio.

La tempo iter 1904 kaj 1911 estis ŝajne la plej fruktodona: alternis pentraĵoj simbolismaj kun scenoj karnavalaj, akvareloj de pejzaĝoj, poemoj, teatraĵoj.

Li edziĝis en 1908 al Charlotte-Andrée Naudin. En 1911 li havis plenan sukceson okaze de ekspozicio en la pariza galerio Georges Petit. Poste li malkovris la malnovajn nederlandajn pentristojn por si kaj ĉesis esti simbolisto. En la kuro de la jaro 1913 li organizis plurajn elmontradojn en Nico kaj Parizo inspiritajn de la muziko de Robert Schumann. Dum la Unua mondmilito li estis entrupigita jam en 1914 kaj grave vunditis. Sekve tiun travivaĵojn estiĝis en 1916 la verko Les tristes heures de la guerre.

La geedzeco fiaskis en 1918, la sekvantan jaron mortis la patrino. Mossa kontinuigis la artistan agadon, malpli intense pentrante (ĉefe pejzaĝojn kaj ilustraĵojn) kaj verkante. En la 1925-a jaro okazis nupto kun Lucrèce Roŭ, ŝi mortis en 1955.

Post la morto de la patro (1926) Mossa transprenis lian oficon kiel konservatoro ĉe la Muzeo de la belartoj en Nico. Post la morto de la dua edzino li edzinigis Marie-Marcelle Butteli, kiun li kromnomis "Violette".

Nur postmorte lia verkaro simbolisma remalkovritis. Li estis kaŝinta ĝin eĉ antaŭ konatuloj. La publiko konis lin ĉefe kiel artiston laborantan por la Karnavalo de Nico...

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Mossa estis tre multflanka artisto. Li postlasis - krom bildoj - grandan nombron da tekstoj, operaj libretoj kaj aliaj lirikaĵoj. Nepras ĉiam taksi liajn verkojn en konekto kun muziko kaj literaturo. Idea fontego estis la gravaj francaj verkistoj, kies verkojn li kutimis avide engluti, antaŭ ĉio ilin de Baudelaire.

La verkoj de Mossa estas ofte drame komponitaj, la desegnoj skrupule faritaj kaj ne malofte karikaturaj. Ili analizis situaciojn de la vivo kaj enhavas psikologian klarecon. La verkoj ofte aludas al mitoj kaj rakontoj, kiujn li submetas al la psikoanalizo. Temas ankaŭ pri konflikoj de la vivo- kaj de la mortoinstinktoj - ekzemple ĉe "Salomé" aŭ ĉe "Samson et Dalila".

Superrigardo verkara[redakti | redakti fonton]

  • Salomé ou prologue du Christianisme (1901)
  • Circé (1904), oleopentraĵo sur tolo. Musée Fin-de-Siècle, Bruxelles
  • Judith et Holopherne (1904)
  • La sirène repue, Le baiser d'Hélène, Dalila s'amuse et Le Fœtus (1905)
  • Pierrot s'en va, Elle, Lui, La Sphinge, Valse macabre, Suzanne et les vieillards und Leda (1906)
  • Une charogne (1906), oleopentraĵo sur tolo. Musée Fin-de-Siècle, Bruxelles
  • Eva Pandora (1907), oleopentraĵo sur tolo. Musée Fin-de-Siècle, Bruxelles
  • Le Vice, Esther, Femme aŭ oenocoes, La Harpyie et Rubria (1907)
  • Les Mortes (1908), miksita tekniko surpapere. Musée Fin-de-Siècle, Bruxelles
  • Christus, Salomon et Salomé (1908)
  • Le coq et la perle (1909)
  • Bruges la morte (1911)
  • Les tristes heures de la guerre (1916)
  • Sourire de Reims (1918)
  • La Ronde des Sylphes (1913 av)

Ilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hyalis, le petit faune aux yeux bleus de Samain, ĉe Ferroud, (1918).
  • Le petit soldat de plomb d'Anatole France, ĉe Ferroud, (1919).
  • Xanthis ou la vitrine sentimentale de Samain, ĉe Ferroud, (1920).
  • Les sept femmes de Barbe-Bleue d'Anatole France, ĉe Ferroud, (1921).
  • La leçon bien apprise d'Anatole France, ĉe Ferroud, (1922).
  • La ceinture de Vénus, (1923).
  • Zadig ou la destinée de Voltaire, ĉe Ferroud, (1924).
  • La légende des saintes Oliverie et Liberette, ĉe Ferroud, (1924).
  • Madame de Luzy d'Anatole France, ĉe Ferroud, (1927).
  • Hérodias de Flaubert, ĉe Ferroud, (1927).
  • Le barbier de Séville de Beaumarchais, ĉe Ferroud, (1930).
  • Chansons niçoises, chez Delrieu. 1953, 12 ilustraĵoj koloritaj permane far Mossa.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La teksto estas traduko de la artikolo en la franclingva Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Collectif Association Symbolique Mossa et préface de Jean Roger Soubiran, Gustav-Adolf Mossa. Catalogue raisonné des œuvres symbolistes, Paris, Somogy Éditions d'Art,‎ 2010, 528 S. (ISBN 978-2-7572-0364-4)
  • Yolita René, Jean-Roger Soubiran, L'œuvre secrète de Gustav-Adolf Mossa, Ausstellungskatalog, Namur, Musée Félicien Rops, 30.1.-16.5.2010, Namur : Musée provincial Félicien Rops; Province de Namur, 2010
  • Carine Marret, L'Agonie du jour, krimromano, eldonejo Baie des Anges, 2012 (la intrigo estis elpensita pri la mossa-a pentraĵo Pierrot s'en va)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Mossa kaj informoj pri estinta ekspozicio.