Gustav Adolf Canaval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Adolf Canaval
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1898 (1898-08-05)
en Linz
Morto 26-an de novembro 1959 (1959-11-26) (61-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Graz
Okupo
Okupo ĵurnalisto • ĉefredaktisto
vdr

La aŭstra publicisto Gustav Adolf CANAVAL naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1898 en Linz kaj mortis la 26-an de novembro 1959 en Salcburgo.

Publika vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

De 1934 ĝis 1936 li estis redaktisto de la magazino "Sturm über Österreich",

Diligentaj ĵurnalistoj dumlabore

poste ĝis 1938 ĉefa redaktoro de la populara gazeto "Telegraf". Ekde Anschluss ĝis la fino de la Dua mondmilito li enkarceriĝis en la koncentrejoj de Flossenbürg kaj Dachau. Li liberigitis el la malliberejo mallonge antaŭ la planita ekzekuto. Kune kun Max Dasch li estis en 1945 licenc-havanto kaj ĉefa redaktoro de la ĵus fondita ĵurnalo Salzburger Nachrichten (SN).

Li klopodis superi malnovajn ideologiajn kaj partiajn malamikecojn kaj strebis al la repaciĝo kun la antaŭaj simpatizantoj de naziismo. Krome li serĉis novajn vojojn de amikaj rilatoj ne nur inter Aŭstrio kaj Germanio sed ankaŭ kun aliaj najbaraj ŝtatoj. Laŭ la usona organizaĵo Civilian Rights Organization li fondis en Salcburgo asocion por la gardado de civitaj rajtoj. Ankaŭ tio gravis por la mensa demokratiigo de la eksaj nazioj en la juna Dua respubliko.

Konsekvence li honoritis en 1953 per la Granda Honora Insigno kaj postmilite li ricevis la Oran Medalon de elstaraj servoj por la Respubliko Aŭstrio. Omaĝe al li, la urbo Salcburgo nomis straton por Canaval en la urboparto Schallmoos en la jaro 1971-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adolf Haslinger kaj Peter Mittermayr (eld.). Salzburger Kulturlexikon, Residenz Verlag, Salcburgo/Vieno 1987
  • Friederike Zaisberger, Reinhard R. Heinisch: Leben über den Tod hinaus … Prominente im Salzburger Kommunalfriedhof. Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, 23. Ergänzungsband, Selbstverlag der Gesellschaft, Salcburgo 2006
  • R. Prandtstetten, G. A. Canaval, disertacio, Vieno 1971

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Hejmpaĝo de la ĵurnalo "Salzburger Nachrichten": [1]