Gustav Adolf von Gotter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Adolf von Gotter
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1692 (1692-03-26)
en Gotha
Morto 28-an de majo 1762 (1762-05-28) (70-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo diplomato
vdr
Gustav Adolf von Gotter, ĉ. 1750

Gustav Adolf von Gotter (naskiĝinta la 26-an de marto 1692 en Gotha, mortinta en la 28-a de majo 1762 en Berlino) estis prusa grafo kaj germana diplomato kaj mecenato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gotter studis ekde 1709 jursciencon en Jena kaj Halle (Saale) kaj akompanis en 1715, post kiam li mem estis vojaĝinta tra okcidenta Eŭropo, la patron je diplomatia misio Vienon. Tie li konatiĝis, ĉefe kun la princo Eŭgeno de Savojo. Du jarojn pli poste li iĝis afergvidanto kaj en 1720 eĉ ambasadoro de la dukoj de Gotha en Vieno. Vivoĝojo kaj diboĉo de Gotter estanta en la imperiestra urbo ankoraŭ kreskis. Tie li havis grandan domon kaj emis festi. La necesan monon li gajnis komercante per vino. Baldaŭ oni ekŝatis lin, aparte la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a kiu ankaŭ permone subtenis lin. Post la maldungo fare de la laŭtoritatuloj de Gotha (tiun ĉi duklandon li estis reprezentinta ankaŭ dum la Reichstag de Regensburg en 1728) Gotter iĝis en 1732 prusa ambasadoro en Vieno eksterordinare bonege salajrite. Paralele li ankaŭ respondecis pri la interesoj de Virtembergo.

Plezurkastelkonstruanto[redakti | redakti fonton]

En 1736 Gotter retiriĝis al Kastelo Molsdorf akirita en 1734. Proksime li kreis la komunumon Neugottern, kiu poste iĝis Neudietendorf kaj akceptis grandanime la pro religiaj kialoj rifuĝintajn Herrnhutanojn. En la soleco de la Molsdorf-kastelo Gotter post malmulto da tempo rekomencis diboĉan vivotenon. Li ŝanĝigis la kastelon en plezurkastelon kaj famigis ĝin kaj sin en la regiono.

Kiam la reĝo Frederiko la 2-a (Prusio) ekreĝis, Gotter senditis en 1740 al Berlino kiel Oberhofmarschall. Nova misio en Vieno en 1741 por pace reguligi la prusajn pretendojn en Silezio, sed li fiaskis. En 1743 li iĝis direktoro de la operejo de Berlino kaj en 1744 unu el kvar kuratoro de la Akademio de la sciencoj. Pro malsaneco li denove forlasis Berlinon en 1745, malgraŭ aliaj ofertitaj karieroŝancoj. Tri jarojn poste li devis vendi la kastelon kontraŭ la rajto je ĝismorta loĝado surloka.

La kortego de la proksima urbo Gotha, kiu tiutempe estis mem malferma je vivoĝojaj konceptoj, iĝis la nova centro de la vivo de Gotter. Gotter iĝis membro de la en 1739 fondita amikaro Ordre des Heremites de bonne humeur, kies devizo "Vive la joie - vivu la ĝojo!" perfekte taŭgis por la menso de Gotter. Li ankaŭ partoprenis la cirklojn de la dukino Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen). Post resaniĝo akirita en 1752 en Montpellier Gotter denove iris al Berllino en 1753 kiel Generalpostmeister kaj fariĝis unu el kvin ministroj de la prusia generaldirektorio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Samtempuloj atestis ke Gotter ĉie ajn serĉus la feliĉon "je kia ajn kosto" - kaj admiris lin pro tio. Li estis tamen klerita homo, de tempo al tempo ankaŭ laborema, spritoza kaj ŝatis jonĝli per financoj. Tamen li ade sufiĉe fanfaronis kaj faris la plejmulton celante efikon kaj profiton. Ĉiuokaze Gotter estis reprezentanto interesa de la kortega vivo de la 18-a jarcento. Amiko de li estis ekz. la juristo Felix Johann Albrecht Mylius.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • August Beck: Graf Gustav Adolf von Gotter. Ein Lebensbild aus der Zeit Friedrich’s des Großen und Maria Theresia’s. Gotha 1867
  • Kurt Krüger: Gustav Adolph Graf von Gotter Leben in galanter Zeit. Erfurt 1993
  • Biografio ĉe NDB
  • Biografio ĉe ADB