Gustav Burchard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Burchard
Persona informo
Gustav Burchard
Naskiĝo 13-an de decembro 1859 (1859-12-13)
en Neubukow
Morto 15-an de decembro 1937 (1937-12-15) (78-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo aktoro • dramaturgo • reĝisoro • teatra aktoro vd
Aktiva en Hamburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav BURCHARD (naskiĝinta en la 13-a de decembro 1859 en Neubukow, mortinta en la 15-a de decembro 1937 en Berlino) estis germana aktoro, verkisto kaj reĝisoro. Plue li luprenis la Novan urboteatron de Bremerhaven kaj iĝis ties intendanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Burchard estis la filo de juda komercisto. Laŭdezire li rajtis iĝi aktoro kaj ludis ĉe diversaj teatrejoj. Ekde 1898 li aktivis en Bremen. En 1903 li transprenis la ĉefan reĝion en la operejo de Bremen. De 1907-1919 li estis vicestro de la Urboteatro de Bremen kaj de 1911-19 intendanto de la Nova urboteatro en Bremerhaven. En 1919 tiu ĉi teatrejo ŝtatigitis, kaj Burchard iĝis ties intendanto ĝis 1931.

Li ankaŭ verkis dramojn, teatrokritikaĵojn, novelojn kaj felietonaĵojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • August Meyer: Burchard, Gustav Gerson. In: Historische Gesellschaft Bremen, Staatsarchiv Bremen (Hrsg.): Bremische Biographie 1912–1962. Hauschild, Bremen 1969, S.85 (Sp.2) bis S. 86 (Sp.1).
  • Herbert Schwarzwälder: Das Große Bremen-Lexikon. Edition Temmen, Bremen 2003, ISBN 3-86108-693-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]