Gustav Hertz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gustav Hertz (1925)
Stamps of Germany (DDR) 1977, MiNr 2202.jpg

Gustav (Ludwig) HERTZ (22-an de julio 1887, Hamburg, Germanio30-an de oktobro 1975, Berlino, Orienta Germanio) estis germana fizikisto, kiu ricevis kun James Franck en 1925 Nobel-premion pri fiziko pro malkovro, ke unu atomo povas absorbi nur limigitan kvanton da energio.

Li estis nevo de la fama fizikisto Heinrich Hertz. Li studis en la universitatoj de Göttingen, Munkeno / München kaj Berlino / Berlin. Oni nomumis lin en 1913 helpinstruisto en la fizika katedro de la Berlina Universitato, kie li ek-kunlaboris kun Franck. Iliaj eksperimentoj pruvis, ke kiam unu elektrono frapas atomon, ĝi devas havi minimuman energion pro forpuŝi alian elektronon el la atomo. Tiu energio estas la joniza potencialo, kies valoro varias laŭ elementoj.

La mezuroj de Hertz kaj Franck montris ankaŭ tion, ke la ondolongoj de la lumo –elradiita fare de unuopaj elementoj – kongruas kun la atoma energia stato de la tuŝita elemento. Tion antaŭvidis Niels Bohr, kiu uzis la kvantuman teorion por klarigo de la atoma propreco.

Hertz estis nomumita en 1925 al fizika profesoro de la Universitato de Halle, en 1928 al fizika profesoro de la Berlina Teknika Universitato (la Berlina Politekniko). Li ellaboris en 1932 metodon por disigo de la neonaj izotopoj. Li esploris ekde 1945 ĝis 1954 en la Sovetunio kaj revenis en 1954 al Orienta Germanio, kiel li estis ĝis 1961 fizika profesoro kaj direktoro de la Fizika Instituto de Lejpcigo (Lepsiko).