Gustav Leonhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gustav Leonhardt

Gustav Leonhardt (n. 30-an de majo 1928 en ’s-Graveland, Nederlando, mortinta la 16-an de januaro 2012 en Amsterdamo), estas nederlanda dirigento, klavicenisto kaj orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leonhardt alkreskis en muzikema ĉirkaŭaĵo kaj en la aĝo de 15 jaroj ekinteresiĝis en sia gepatra domo pri klaviceno, kio destinis lian pluan vivon same kiel la okupiĝo pri historiaj orgenoj, pri kiu li samtempe ekinteresiĝis. Post la gimnazia ekzameno en Nederlando li komencis en 1947 per la studado de orgena kaj klavicena ludado ĉe Eduard Müller ĉe Schola Cantorum Basiliensis, kiun li finis en 1950 per soloista diplomo cum laude.

La sekvajn jarojn Leonhardt sin dediĉis al muziksciencaj studoj en Vieno kaj en 1952 fariĝis profesoro ĉe la tiea ŝtata muzikakademio, la nuna Universitato por Muziko kaj Prezentaj Artoj je Vieno. En 1954 li fariĝis profesoro pri klaviceno ĉe la konservatorio de Amsterdamo, krome li ankaŭ estas orgenisto ĉe la tiea Waalsekerk. Ekde 1981 li estas orgenisto de la Nieuwe Kerk je Amsterdamo. Li koncertis en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj turneis tra Usono, Japanio kaj Aŭstralio. Kiel dirigento li direktis prezentadojn de operoj de Monteverdi kaj Rameau

En 1955 li fondis la Leonhardt-Consort kaj famiĝis pro interpretado de verkoj de Johann Sebastian Bach. Kune kun Nikolaus Harnoncourt li validas kiel unu el la pioniroj de la historiema koncertado, je kio personoj kiel Hans Brandts Buys kaj Anthon van der Horst jam antaŭis lin. En la jaro 1969 li estis vokita al gastprofesorado ĉe Universitato Harvard en Usono. Inter 1971 kaj 1990 li realigis kune kun Harnoncourt ampleksan projekton de la sonregistrado de ĉiuj ekleziaj kantatoj de J. S. Bach. Ekde 1988 li ankaŭ instruas ĉe Accademia Musicale Chigiana en Siena. Li responsecis je la eldono de la kompleta verkaro de Jan Pieterszoon Sweelinck kaj de la eldono de la 1-a volumo (fantazioj kaj tokatoj por klavarinstrumento). Poste li faris sennombrajn sondiskajn registraĵojn.

En la filmo Chronik der Anna Magdalena Bach de Jean-Marie Straub (1967) li ne nur kunlaboris kiel interpreto, sed ankaŭ kiel aktoro rolanta Bach-on.

Leonhardt loĝas ekde 1974 en parto de domo Huis Bartolotti ĉe Herengracht le Amsterdamo.[1]

Dekoracioj[redakti | redakti fonton]

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 2003 - Purcell: Anthems (Apex music)
  • 2005 - Byrd: Harpsichord music (Alpha Productions)
  • 2005 - Couperin: Pieces De Clavecin (Harmonia Mundi)
  • 2005 - Gustav Leonhardt Plays Historic Harpsichords (Harmonia Mundi)
  • 2006 - J.S. Bach: Art of Fugue (Vanguard Classics)
  • 2007 - Bach: Kantaten, Gustav Leonhardt e Nikolaus Harnoncourt (60 CD) (Teldec)
  • 2007 - J.S. Bach: Goldberg Variations BWV 985 (BMG)
  • 2008 - Jubilee Edition 80th Anniversary (Sony)
  • 2009 - Gustav Leonhardt Edition (Warner Music France)
  • 2010 - Frescobaldi - Il primo libro di Capricci (Harmonia Mundi)
  • 2010 - D. Scarlatti Sonatas for harpsichord (Harmonia Mundi)
  • 2010 - J.P.Sweelinck - Orgelwerke (Harmonia Mundi)
  • 2010 - L.Couperin - Suites & Pavane (Harmonia Mundi)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • The art of fugue, last Bach's harpsichord work (Nijhoff, 1952)
  • In Praise of Flemish Two-manual Harpsichord (en Keyboard instruments, far Edwin Ripin kaj aliaj, Edinburgh University Press, 1971)
  • Amsterdams Onvoltooid Verleden [la nefinita pasinteco de Amsterdamde], Architectura & Natura, Amsterdamo, novembro 1996
  • « Glanz des alten Klavierklanges » (sleeve text for « Gustav Leonhardt an historischen Cembali », BMG)
  • About l'The art of fugue (sleeve text for recording Deutsche Harmonia Mundi, 1969)
  • « Introduction », en Early Music, vol. 7, No. 4, Keyboard Issue 1 (okt. 1979)
  • « Points d’interrogation dans Froberger », en Hommage à F.L. Tagliavini (Patrone Editore, Bologna, 1995
  • Het huis Bartolotti en zijn bewoners [Domo Bartolotti kaj liaj loĝantoj], (Amsterdamo, Meulenhoff, 1979)

Pri la muzikisto:

  • Sur Leonhardt, de Jacques Drillon (Gallimard, Paris, 2009).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gustav Leonhardt Het huis 'Bartolotti' en zijn bewoners (1979)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]