Gustave Doré

El Vikipedio

(Alidirektita el Gustave DORÉ)
Saltu al: navigado, serĉo
Gustave Doré
franca pentristo
Dato de naskiĝo 6-an de januaro 1832
Loko de naskiĝo Strasburgo
Dato de morto 23-an de januaro 1883
Loko de morto Parizo
Nacieco franco
Sukcesis kiel pentristo, gravuristo, ilustristo de libroj

Gustave Doré [gysTAV doRE] (naskiĝis 6-an de januaro 1832, mortis 23-an de januaro 1883) estis franca pentristo kaj gravuristo, aparte fama kiel ilustristo de libroj.

Doré naskiĝis en Strasburgo kaj mortis en Parizo. Li ilustris interalie la Biblion kaj verkojn de François Rabelais (1854), Honoré de Balzac (Contes Drolatiques 1865), Dante Alighieri (Dia Komedio 1861 kaj 1868), Miguel de Cervantes (Don Kiĥoto de la Manĉo 1863), John Milton (Paradise Lost 1866) kaj Samuel Taylor Coleridge.

Doré eniris la arton kiel mirakla infano. Jam kiel 9-jara infano li mirigis sian ĉirkaŭaĵon per portretoj de siaj familianoj kaj kunlernantoj, kiujn li skizis marĝene de lernolibroj. Kiam li havis 14 jarojn, trovis lin kiel grandan talenton la eldonisto Phillipon, kies novan gazeton "Journal pour rire" ricevadis poste kontribuojn de Doré. Tiu neniam pasis pentristan lernejon, estis aŭtodidakto kun granda fantazio kaj memoro - neniam li uzis modelojn. Kiel 22-jarulo li komencas ilustri librojn kaj ĝis la fino de la vivo li akompanis per bildoj 88 klasikaĵojn de la mondliteraturo.

En Esperanto aperis jenaj libroj kun liaj bildoj:

[redakti] Eksteraj ligoj

·  http://dore.artpassions.net
·  http://www.gasl.org/refbib/Dore__Don_Quijote.pdf
·  http://www.lambiek.net/dore_gustave.htm
· Enretaj verkoj ilustritaj de bildoj far Gustave Doré