Gustave Gautherot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gustave GAUTHEROT)
Gustave Gautherot
Persona informo
Naskonomo Joseph Marie Gustave Gautherot
Naskiĝo 29-an de marto 1880 (1880-03-29)
en Pierrefontaine-les-Varans
Morto 24-an de februaro 1948 (1948-02-24) (67-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj francaEsperanto
Loĝloko ParizoFontenay-aux-Roses
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Just Gautherot
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoesperantistoinstruistohistoriisto
vdr

Gustave GAUTHEROT [gotro'] (naskiĝis la 29-a de marto 1880 en Pierrefontaine apud Besançon, mortis en 1948) estis tre konata franca historiisto kaj esperantisto.

Li estis senatano kaj profesoro en la Katolika Instituto en Parizo; li verkis librojn precipe pri la franca revolucio kaj pri komunismo.

Pri Esperanto li interesiĝis antaŭ la unua mondmilito, en la katolikaj rondoj. Li verkis la riĉe dokumentitan libron La question de la langue internationale Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (1910) kaj ankaŭ proprajn broŝurojn, ekzemple Pourquoi nous sommes Espérantistes (1910), kiu havis gravan sukceson ĉe la katolikoj.

Gustave Gautherot estis ĉefredaktoro de la revuo Espero Katolika.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La question de la langue auxiliaire internationale.Eld. Hachette & Cie, Parizo, 1910? (12X 18), 318 pĝ.
  • Esperanto kaj Ido. Tradukis L. E. Meier. Eld. Esperanto-Propaganda Instituto, Leipzig, 1912?
Citaĵo
 En la verketo de G. Gautherot ĉiuj bone elektitaj argumentoj estas la disvolviĝo de la ideo enhavata en la unua frazo d e la libreto: « Plibono ofte estas malamiko de bono'» kaj kondukas al la konkludo, kiu estas la lasta frazo de la libreto : « Gardu la lingvon de Zamenhof kontraŭ la trorapidiĝo de lingvistoj. » Same, vere bonega refutado de la poridaj argumentoj kies legadon ini varme rikomendas al ĉiuj propagandistoj
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)