Gustavo Adolfo Bécquer
Gustavo Adolfo BÉCQUER, origine: Gustavo Adolfo DOMÍNGUEZ BASTIDA (naskiĝis la 17-an de februaro, 1836, mortis la 22-an de decembro, 1870) estis hispana verkisto.
Enhavo |
[redakti] Vivo
Li naskiĝis en Sevilo kaj lia vivo estis markata de malriĉo kaj sufero. Li amis du virinojn kiuj ne amis lin; lia edzino forlasis lin. Li spertis ankaŭ malbonan sorton profesie: li volis esti pentristo, sed li devis esti verkisto kaj ĵurnalisto; tamen li estis maldungita ofte. Li malsaniĝis je tuberkulozo je sia 21-a jaro kaj pro tio mortis post dek tri jaroj.
[redakti] Signifo
Bécquer estis malfruanta romantikulo. Li eniris en tiu viv- kaj verkostilo kiam ĝi jam ne estis moda kaj la nova epoko revolucia kaj realisma prifajfis la fantaziajn kaj amajn historiojn. Li sekvis la spurojn de la germana romantikismo, nome de Heinrich Heine, kies mallongaj, sopirecaj ampoemoj inspiris lin. Do, li jam estis for de la senespera kaj brueca romantikismo de la unua duono de la 19a jarcento kiam interbatalis romantikuloj kontraŭ kontraŭromantikuloj kaj revoluciaj romantikuloj kontraŭ reakciaj romantikuloj. La ideologiaj bataloj jam iome malgrandiĝis, sed ĉiukaze GAB aliĝis al reakcia partio, ĉefe pro stetikaj ideoj.
Kvankam li neniam estis sukcesa dumvive, post lia morto aliaj poetoj inspiriĝis en ĝia ideo de la ampoezio kaj sekvis lian spuron fine de la 19a jarcento kaj dum la tuta 20a jarcento, kiam li iĝis aminspirilo, ĉefe de liajn amasajn legantinojn. Nome estis la uzado de la sugesto kio modernigis ĝian verkaron. Li parolas pri sia amsufero sed ne klarigas precize kia kaj kiu estas la amkialo.
[redakti] Verkoj
[redakti] Legendoj kaj Rimaĵoj
Bécquer ŝuldas sian famon al du verkoj:
- La unua estas la Legendoj kiujn li verkis ĉirkaŭ 1860. En ili laŭ la romantika kutimo enprofundiĝi en popolaj rakontoj fantaziaj kaj legendoj, utiligas tiujn por kreado de iluziaj mondoj kie mortigintoj, fantomoj, amdeziroj kaj teruraj krimoj interplektas historiaĵojn vere popoleskajn. Por tio utiligas ankaŭ la fonon de historiajn hispanajn urbojn, kiel Toledo, Sevilo, Soria, ktp. Krome kiel ligilo al lia alia verko, brilas la amo al neatingeblaj virinoj, foje eĉ neekzistantaj, kiel en "La lunradio".
- La duan verkon neniam publikigis Bécquer kiel veran tutan libron, sed nur aparte en revuoj inter 1859 kaj 1871. La Rimas aŭ "Rimaĵoj" estas kolekto de ampoemoj, kie Bécquer pasas de unu temo al alia, nome de la propra tasko de poeziverkado ĝis la amsento kaj en tiu oni malsupreniras per dolora ŝtuparo laŭ ia gradeco: de amkanto al abandono, de simpla doloro al malespero, de soleco al morto.
- "Rimas" aperis en esperanta traduko de Fernando de Diego sub la titolo "Kun Sopira Koro" en 1972.
[redakti] Specimeno tradukita
|
Jen specimeno el Rimas, en traduko far Luis Guillermo Restrepo Rivas. 73a Poemo el "Rimaĵoj" |
|
|
Iu fermis ŝian apertan rigardon Eta flama lumo el glaso surplanka Vekiĝis la tago, kaj dum la lumŝanĝo Ŝin portante ŝultre, irantaro pasis Dum la sonorado nome de l'animo |
El turo plej alta aŭdeblis sonoro: Pioĉo malfermis, komence de flanke, Pioĉo surŝultre, la entombigisto, Alvenis krepusko, Dum la longaj noktoj de la frosta vintro, Tie pluvo falas kun eterna zumo, Ĉu sablo revenas al sablo ? Ekzistas afero tre nekomprenebla, |
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.cervantesvirtual.com/FichaAutor.html?Ref=13
http://cvc.cervantes.es/obref/rimas
http://cervantesvirtual.com/FichaAutor.html?Ref=13
http://dmoz.org/World/Español/Artes/Literatura/Autores/Grandes_escritores_de_la_lengua_hispana/B%C3%A9cquer,_Gustavo_Adolfo
Esperanta traduko de "El monte de las ánimas" ("La monto de la animoj")
