Gustavo Busuttil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gustavo Busuttil
Persona informo
Morto 31-an de aŭgusto 1928 (1928-08-31)
Tombo Addolorata Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolonio de Malto
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 8384
vdr
Busuttil en 1906

Gustavo Busuttil estis malta kuracisto[1], Esperanto-pioniro kaj membro de la Lingva Komitato de 1905 ĝis minimume 1929.

Busuttil estis pioniro de la Esperanto-movado en Malto. Lin esperantigis la apotekisto Arkanĝelo Agius en Msida. En 1903 li fondis la unuan Esperanto-grupon en Malto.[2]. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato en la rubriko "Anglujo"[3] (Malto sendependiĝis de Britio nur en 1964) kaj havis tiun postenon ĝis minimume 1929. Busuttil verkis multajn artikolojn por eksterlandaj (nemaltaj) Esperanto-gazetoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 John Vella-Bondin: La historio de la Esperanto-movado en Malto, 1999.
  2. Artikolo Malto en Enciklopedio de Esperanto[rompita ligilo]
  3. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.