Gustavo Dudamel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gustavo Dudamel dum turneo tra Eŭropo, 2008

Gustavo Adolfo Dudamel Ramírez (* 26-a de januaro 1981 en Barquisimeto, Venezuelo) estas venezuela violonisto kaj dirigento kaj „simbola figuro de la nekomparebla entuziasmo pri klasika muziko en sia lando.“ [1]

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

La muzika instruado de Dudamel komenciĝis frue per „El Sistema“, la venezuela muzikprogramo por subteni malavantaĝigitajn infanojn kaj junulojn. Aĝante 10 jarojn Dudamel eklernis la violinludadon, poste ankaŭ komponadon. Kiam li – aĝante 12 – unuafoje anstataŭis la dirigenton de la junulara orkestro de sia urbo, lia talento evidentiĝis kaj oni kuraĝigis lin studi. Aĝante 18 jarojn li fariĝis en 1999 ĉefdirigento de la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar, la landa venezuela junulara orkestro.

Ankaŭ spertaj dirigentokolegoj kiel Sir Simon Rattle, Claudio AbbadoDaniel Barenboim estis impresitaj de la talento de Dudamel kaj pretis kunlabori kun la Simón-Bolívar-orkestro.

En 2004 Dudamel gajnis la unuan „dirigento-konkurson Gustav Mahler“ de la Bambergaj simfonianoj. En 2006 Dudamel registris sian unuan lumdiskon por Deutsche Grammophon. Ekde 2007/08 Dudamel estas ĉefdirigento de la Gotenburgaj simfonianoj, por 2009/10 li estas destinita kiel ĉefdirigento de la Filharmonio Los Angeles.

La 16-an de aprilo 2007 li dirigentis en Vatikano koncerton kun la Radiofonia Simfonia Orkestro Ŝtutgarto okaze de la 80-a jubileo de papo Benedikto la 16-a. Ili ludis verkojn de Antonín Dvořák, Giovanni Gabrieli kaj Wolfgang Amadeus Mozart.[2]

Gustavo Dudamel kun edzino Eloisa Maturen, 2006

En 2008 Dudamel unuafoje dirigentis - kun granda sukceso - la Berlinajn filharmonianojn dum la ĉiujara somera koncerto en Waldbühne. Per tiu koncerto Dudamel konatiĝis al granda publiko en Germanio.[3]

En 2006 Gustavo Dudamel edziĝis al sia multjara amikino Eloisa.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

"Sinfonie der Straße. Die venezolanische Jugendorchesterbewegung" (Simfonio de la strato. La venezuela movado de junularaj orkestroj), en: Matices (Ĵurnalo pri Latinameriko, Hispanio, Portugalio), Nr. 39/2003

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Im Takt der Leidenschaft", FAS, 22-a aŭgusto 2007
  2. "Papst Benedikt empfing Gratulanten", Vorarlberger Nachrichten, 16-a aprilo 2007
  3. "Philharmoniker begeistern in der Waldbühne", Berliner Morgenpost, 26-a januaro 2009
  4. "Gute Laune? Das ist mein Job!", Tagesspiegel, 26. März 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]