Gusztáv Emich (zoologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Emich
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1843 (1843-03-03)
en Peŝto
Morto 29-an de junio 1911 (1911-06-29) (68-jaraĝa)
en Rijeko
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gusztáv Emich
Infano Gusztáv Emich
Okupo
Okupo politikistozoologo • bibliophile • entomologo
vdr

Gusztáv Emich [gustAv emiĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Emich Gusztáv estis hungara zoologo, parlamentano, eldonisto. Lia nobela antaŭnomo estis emőkei.

Gusztáv Emich

Gusztáv Emich [1] naskiĝis la 5-an de marto 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 29-an de junio 1911 en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Emich frekventis maristan akademion inter 1856-1858, poste li lernis juron kaj filozofion en Lejpcigo, fine li studvojaĝis longe en Germana Regno, Italio, Francio, Grekio. Inter 1865-1867 li laboris en la familia eldonejo. En 1868 li eklaboris en la ministerio. Post 2 jaroj li ricevis la titolon "imperiestra kaj reĝa tablisto". Inter 1884 kaj 1892 li estis parlamentano. En 1885 li fondis tutlandan ĝardenistan societon, sed tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri la eldonejo.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A könyvnyomdászat története Magyarországon (Historio de la presado en Hungario), (1860)
  • A kis lepkegyűjtő (La malgranda papiliokolektanto), (1868, 2008)
  • Jelentés a phylloxeraügy tanulmányozása végett Stajer-, Olasz- és Francziaországban tett útról (1880)
  • A mező- és kertgazdaságra káros rovarok : A gazdasági rovartan kézikönyve (1899)

Fontoj[redakti | redakti fonton]