Gusztáv Tőry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv TŐRY [gustAv tOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tőry Gusztáv estis hungara juristo, ministro. Lia origina nomo estis Spiesz [ŝpies].

Gusztáv Tőry [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1857 en Pest (urbo). Li mortis la 30-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Tőry doktoriĝis el juro en sia naskiĝurbo, poste li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo. Inter 1880-1883 li laboris en juĝejo, poste en la justica ministerio. Li okupiĝis multe pri leĝoj pri geedziĝo, religioj de infanoj, bienoj en Transilvanio. En 1912 li iĝis subministro, en 1918 ministro nur monaton. Inter 1920 kaj 1925 li prezidis la plej superan juĝejon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A hágai harmadik nemzetközi konferenczia határozatairól (1901)
  • Inaugural Adress delivered of the royal Hungarian minister of justice (1908)

Fontoj[redakti | redakti fonton]