Guvahati
Guvahati (en loka lingvo: গুৱাহাটী) estas milionurbo, universitata urbo kaj riverborda havenurbo en Barato, en subŝtato Asamo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 26°10′60″N 91°43′60″O / 26.18333°N, 91.73333°OKoordinatoj: 26°10′60″N 91°43′60″O / 26.18333°N, 91.73333°O
- Areo: 216 km²
- Supermara alteco: 55 m
- Loĝantaro: 1.000.000 (takso en 2011)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo:
- Aŭtokodo: AS-01
- Poŝtkodo:
Geografio [redakti]
Guvahati situas en nordorienta parto de la lando inter maldekstra bordo de Bramaputro kaj montetoj.
Historio [redakti]
Guvahati estas unu el la pratempaj urboj de Azio laŭ la supozoj kaj laŭ arkeologiaj trovaĵoj. La urbo longe estis centro de diversaj dinastioj.
Klimato [redakti]
En Guvahati jare pluvas po 1700 mm, precipe inter aprilo-oktobro. Tiam la temperaturo estas preskaŭ 40 °C, dum la ceteraj monatoj ĝi foje falas al 10 °C.
Ekonomio [redakti]
En Guvahati la plej grava estas la komercado, transportado kaj servoj. En la urbo naftorafinejo funkcias.
Trafiko [redakti]
La internacia flughaveno troviĝas je 30 km. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. La haveno funkciis jam en la historiaj jaroj. En la urbo aŭtobuso liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj [redakti]
- diversaj bazarejoj
- riverobordo
- temploj Umananda, Sukresvar, Ugratara, Lonkesvar, Dighesvari, Rudresvar kaj Kamakhia
- amuzparko Accoland
- planetario
- muzeo
- parko pri Nehru
- bestoĝardeno