Guy-Auguste de Rohan-Chabot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guy-Auguste de Rohan-Chabot, grafo de Maillé-Seizploue, nome grafo de Chabot estis generala-leŭtenanto de la franca armeo naskiĝinta la 18an de aŭgusto 1683 kaj mortinta en Parizo la 13an de septembro 1760. Oni nomigas lin ofte laŭ la nomo de Kavaliro de Rohan en la fama kverelo kiu kontraŭstaris lin al Voltaire en 1726.

En januaro de 1726, pro tiu epizodo Voltaier suferis humiligon kiu markos lin sian tutan vivon[1]. La kavaliro Guy-Auguste de Rohan-Chabot, juna aroganta nobelo, apartenanta al unu de la plej elstaraj familioj de la regno, alparolis lin ĉe la Franca Komedio:

Citaĵo
 Monsieur de Voltaire, Monsieur Arouet, comment vous appelez-vous? (Sinjoro Voltaire, Sinjoro Arouet, kiel vi nomiĝas?) 

Voltaire respondis:

Citaĵo
 Voltaire! Je commence mon nom et vous finissez le vôtre (Voltaire! Mi komencas mian nomon kaj vi finas tiun vian.) 

Kelkajn tagojn poste, oni alvokis lin dum vespermanĝo ĉe sia amiko la duko de Sully. Surstrate, li estis batita per bastonoj fare de la servistoj de la kavaliro, kiu rigardas la aferon el sia kaleŝo. Vundita kaj humiligita, Voltaire volas akiri venĝon, sed neniu el liaj nobelaj amikoj defendis sian partion. La duko de Sully eĉ malakceptis akompani lin ĉe la policejo por apogi lian plendon. Ne meritis la penon maltrankviligi membron de la familio Rohan ĉar tiu faris bati verkiston:

Citaĵo
 Nous serions bien malheureux si les poètes n’avaient pas d’épaules (Ni estus tre malfeliĉaj se la poetoj ne havus dorsojn,) 

diris iu Caumartin.[2] La princo Conti skribis sur la afero ke la bastonfrapoj

Citaĵo
 estis bone ricevitaj sed malbone faritaj. 

Voltaire volis venĝi sian honoron per armoj, sed lia ardo voli fari justicon per si mem maltrafis ĉiujn. La familio Rohan sukcesis eĉ atingi ke oni arestu Voltaire, kiu estis enkarcerigata en la Bastilo la 17an de aprilo. Li estos liberigita, du semajnojn poste, nur kondiĉe ke li ekziliĝu.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La okazaĵo estis rakontita, kun kelkaj variantoj, de du samtempulaj rakontoj: tiu de Mathieu Marais en du leteroj de februaro 1726 al la prezidanto Bouhier kaj tiu de Montesquieu en sia Spicilège.
  2. Citaĵo de Evelyne Lever, Le temps des illusions: Chroniques de la Cour et de la Ville, 1715-1756, Arthème Fayard, Paris, 2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]