Guy Verhofstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guy Verhofstadt

Guy VERHOFSTADT (naskiĝis la 11-an de aprilo 1953 en Dendermonde) estas flandra politikisto de la partio VLD. Verhofstadt estis ĉefministro de du belgaj registaroj.

Li studis en la Genta Reĝa Ateneo Voskenslaan.

En 1976 li elektiĝis kiel membro de la municipa konsilantaro kaj en 1979 li iĝis la nacia prezidanto de PVV Junularo. Jam en 1982 li estis la nacia prezidanto de PVV, kiam Willy De Clercq iĝis financministro.

En 1985 Verhofstadt unuafoje elektiĝis kiel parlamentano. La 28-an de novembro de tiu jaro li aliĝis al la registaro de Wilfried Martens 6 kiel ministro pri buĝeto kaj scienca esplorado. Tiu ĉi registaro jam falis la 19-an de oktobro 1987. Verhofstadt do preskaŭ du jarojn estis ministro. En tiu mallonga periodo li tamen stampis la politikon. Li kondukis severan, novliberalan direkton kun strikta buĝeto.

La 12-an de julio 1999 li iĝis ĉefministro de Belgio (en koalicio inter la naciaj liberaluloj kaj verduloj, kaj fone de pluraj politikaj kaj justicaj skandaloj en la lando tre penis draste trakonstrui la politikan sistemon. La 18-an de majo 2003 li por dua oficperiodo reelektiĝis ĉefministro de Belgio, nun tamen en koalicio kun la du belgaj socialistaj partioj (Parti socialiste kaj sp.a). Dum la parlamentaj balotoj de la 10-a de junio 2007 en Belgio la registara koalicio signife perdis voĉojn, kaj Guy Vorhofstadt anoncis sian demision.

Nuntempe (2011) Verhofstadt estas frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo en la Eŭropa Parlamento.