Guy de Thouars
El Vikipedio
Guy de THOUARS (mortis la 13-an de aprilo 1213 en Chemillé) estis la tria filo de Gotfredo la 5-a, vicgrafo de Thouars, kaj duko de Bretonio (de 1203 ĝis 1206).
Li edziĝis al Konstanca (Dukino de Bretonio) (naskiĝis en 1261; mortis en 1201), dukino de Bretonio, vidvino de Ĝofredo la 2-a, kaj havis du filinojn:
- Alix (naskiĝis en 1201; mortis en 1221)
- Katerina de Thouars (1201- ĉ. 1240), kiu edziĝis al André, Lordo de Vitré en Bretonio.
En 1203, post la morto de sia bofilo Arturo la 1-a (Bretonio), mortigita de Johano sen Tero, Alix iĝis dukino de Bretonio kaj Guy iĝis regento, sed Filipo la 2-a, reĝo de Francio, ekkontrolis la dukujon, iĝis regento li mem en 1206, kaj devigis lin edzinigi sian filinon al Petro de Dreux.
