Gvadarama montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gvadarama Montaro)
Saltu al: navigado, serĉo
Romia vojo de Fuenfrio, konstruita en la 1-a jarcento kaj fone la valo de Fuenfrio en la Gvadarama Montaro.

La Gvadarama Montaro aŭ hispane Sierra de Guadarrama estas montĉenaro kiu apartenas al la orienta duono de la Centra Sistemo (montĉenaro de la centro de Iberio), situanta inter la montaroj Gredos kaj Ajlono. Ĝi etendiĝas en direkto sudokcidente-nordoriente kaj en la hispanaj provincoj Madrido, sudoriente, kaj Segovio kaj Avilo, nordokcidente. Tiu ĉi montaro mezuras 80 km longe kaj ĝia plej alta pinto nomiĝas Penjalaro kun 2.428 msnm. Ĝi fariĝas limo inter la baseno de Duero, nordokcidente, kaj de Taĵo, sudoriente.

La flaŭro en tiu ĉi montaro karakteriziĝas pro la abundo de pinaroj kaj la ĉeesto de diverstipaj kverkaroj en la plej malaltaj zonoj. En la pintoj oftas la paŝtejoj kaj arbustaroj de alta montaro. En tiuj ĉi ekosistemoj abundas mamuloj kiel la cervoj, aproj, kapreoloj, damaoj, meloj, sovaĝaj katoj, vulpoj kaj leporoj. Ekzistas granda nombro kaj diverseco de akvobirdoj en la akvorezervujoj, kaj grandaj rabobirdoj kiel la imperia aglo aŭ la nigra vulturo, inter aliaj.

La proksimeco al Madrido (60 km) de tiu ĉi montaro igis ĝin grava por la landa historio kaj hodiaŭ ĝi estas trairata de multaj montopasejoj kaj fervojreto. Ekde la Monto La Almenara, en Robledo de Chavela, ekzemple, dum la islama okupado la araboj faris ŝtiparojn por avizi al Madrido la proksimiĝon de kristanaj trupoj. Ĉi tiuj montoj havas grandan alfluon de mont-ekskursantoj kaj turistoj. Tial ĝi havas tre evoluintan infrastrukturon por la regiona turismo, inkluzive de sportumado. Tio povas esti ankaŭ danĝera en kelkaj regionoj por la medio kaj ĝia konservado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]