Gvalior
| Gvalior | |
| metropolo | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Madhja-Pradeŝo |
| Konata loko | Fortikaĵo de Gvalior |
| Situo | Gvalior |
| - alteco | 196 m s. m. |
| - koordinatoj | 26°08′00″N 78°06′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 26.133333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">26.133333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 286,0 km² (28 600 ha) |
| Loĝantaro | 901 342 (2010) |
| Denseco | 3 151,55 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1196 |
| Horzono | UTC + 5:30 |
| Poŝtkodo | 474001 |
| Telefona antaŭkodo | 751 |
| Aŭtokodoj | MP-07 |
Gvalior (hinde ग्वालियर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Madhja-Pradeŝo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Gvalior situas en interno de la lando. Delhio troviĝas 319, Agra 122 km-ojn.
Historio[redakti]
La unua mencio okazis pri tiu loko en 1196. En loko de Gvalior estis iam ankaŭ urbo „Laskar”, kiu inter 1750-1818 estis ĉefurbo de loka regno. Dum dominado de britoj ekde 1780 Gvalior estis ĉefurbo de subŝtato same nomata Gvalior. La 1 | junio | 1858, la sipajoj konkeris la fortikaĵon. La lastaj sipajaj ribeluloj estis malvenkitaj tie la 20-an de junio 1858. Inter 1950-1956 ĝi estis ĉefurbo de Madhja-Pradeŝo.
Trafiko[redakti]
Gvalior havas bonajn flughavenon, aŭtovojojn kaj stacidomon. Ankaŭ et-ŝpuraj trajnoj trafikas. En la urbo rikiŝoj kaj iom da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato[redakti]
Gvalior havas subtropikan klimaton kun varmaj someroj de marto ĝis julio. Poste musono sekvas ĝis oktobro, fine seka vintro daŭras ĝis februaro. La temperaturo varias inter 7-40 ° C. Jare pluvas po 970 mm.
Vidindaĵoj[redakti]
- impona fortikaĵo sur monteto, populare nomita la Ĝibraltaro de Hindio, prezentanta ĉinan influon sur hinda arkitekturo, kiam ĉinaj drakoj estis kreitaj ĉe la glavtenilo de la kolonoj
- maŭzoleo de la 16-a jarcento
- impona palaco Jai Vilas, kiel la hinda Versailles
- templo nomata Teli-Ka Mandir
Famuloj[redakti]
en 1924 tie naskiĝis ĉefministro Atal Behari Vajpayee