Gvalior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvalior
metropolo
Lando Barato Barato
Ŝtato Madhja-Pradeŝo
Konata loko Fortikaĵo de Gvalior
Situo Gvalior
 - alteco 196 m s. m.
 - koordinatoj 26° 08′ 00″ N 78° 06′ 00″ O / 26.13333 °N, 78.10000 °O / 26.13333; 78.10000 (mapo)
Areo 286,0 km² (28 600 ha)
Loĝantaro 901 342 (2010)
Denseco 3 151,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1196
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 474001
Telefona antaŭkodo 751
Aŭtokodoj MP-07
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Gwalior
Retpaĝo: gwalior.nic.in
Portalo pri Barato

Gvalior (hinde ग्वालियर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Madhja-Pradeŝo.

Geografio

Gvalior situas en interno de la lando. Delhio troviĝas 319, Agra 122 km-ojn.

Historio

La unua mencio okazis pri tiu loko en 1196. En loko de Gvalior estis iam ankaŭ urbo „Laskar”, kiu inter 1750-1818 estis ĉefurbo de loka regno. Dum dominado de britoj ekde 1780 Gvalior estis ĉefurbo de subŝtato same nomata Gvalior. La 1 | junio | 1858, la sipajoj konkeris la fortikaĵon. La lastaj sipajaj ribeluloj estis malvenkitaj tie la 20-an de junio 1858. Inter 1950-1956 ĝi estis ĉefurbo de Madhja-Pradeŝo.

Trafiko

Gvalior havas bonajn flughavenon, aŭtovojojn kaj stacidomon. Ankaŭ et-ŝpuraj trajnoj trafikas. En la urbo rikiŝoj kaj iom da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Gvalior havas subtropikan klimaton kun varmaj someroj de marto ĝis julio. Poste musono sekvas ĝis oktobro, fine seka vintro daŭras ĝis februaro. La temperaturo varias inter 7-40 ° C. Jare pluvas po 970 mm.

Vidindaĵoj

Famuloj

en 1924 tie naskiĝis ĉefministro Atal Behari Vajpayee

Fortikaĵo de Gvalior