Gvanako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gvanako
Lama guanicoe 2005-02-13.jpeg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Lamo Lama
Specio: L. guanicoe
Lama guanicoe
(Müller, 1776)
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gvanako (Lama guanicoe) estas sovaĝa specio de kameledoj kaj vivas ĉefe en la okcidenta kaj suda parto de Suda Ameriko. Ĝi eble estas prapatro de lamoj. La vorto gvanako origine venas el la keĉua lingvaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La longeco de la kapo kaj la trunko estas 2 m, la ŝultroalto 120 cm kaj ĝi pezas 100 kg. La felo estas lana kaj dika, supre helbruna kaj malsupre blanka. Kruroj kaj kolo estas kamelece longaj kaj maldikaj.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropika specio vivas en la Andoj kaj en la pampo en Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Ĉilio kaj Argentino. Ilia vivmedio estas malferma herbejo, nur dum akraj vintroj ili eniras arbarojn. Gvanakoj troveblas ĝis alteco de 4000 m.

Malsovaĝigo[redakti | redakti fonton]

Iam oni supozas, ke gvanakoj estis malsovaĝitaj jam dum la tria jarmilo antaŭ Kristo kaj ke lamoj kaj alpakoj devenas de ili. Multaj naturistoj tamen nun opinias ke pro interbredado de lamoj, gvanakoj, vikunoj kaj alpakoj vere ne eblas scii kiu venis de kiu; krome, genetikaj studoj indikas ke alpakoj estas genetike pli proksimaj al vikunoj ol al gvanakoj.

Endanĝerigo[redakti | redakti fonton]

Kiam alvenis la hispanoj en Sudamerikon ekzistis ĉirkaŭ 50 milionoj da sovaĝaj gvanakoj. De tiam oni ĉasadis ĝin por feloj kaj ĉefe por akiri herbejojn por ŝafaregoj. Pro tiu ĉasado la nombro de gvanakoj malaltiĝis ĝis 500.000 hodiaŭ, t.e. 1 % de la tiama kvanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Guanako.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio