Gvatoturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvatoturo en Lorch

Gvatoturo estas tiu turo, kiun la soldatoj uzas por gvati, kontroladi la ĉirkaŭaĵon. Ankaŭ en malliberejoj troviĝas gvatoturoj, el kie oni observas la kaptitojn.

La gvatoturo konstruiĝis plej ofte el ligno, sekve apenaŭ ĝi defendas la gvatanton kontraŭ atakoj. Dum la militadoj oni ofte uzis porokazajn civilajn konstruaĵojn por gvatoturo, ekzemple preĝejoturojn.

Ofte oni konstruis longan vicon de gvatoturoj. Jam dum la pratempoj oni konstruis turojn laŭ la karavana vojo por kontroli la ĉirkaŭaĵon. Se alvenis malamiko aŭ rabisto, la gvatanto donis signojn per lumo, aŭ fumo. Ankaŭ la telegrafado komenciĝis tiel. Precipe dum la 1-a mondmilito oni konstruis gvatoturojn laŭ la fronto. Fifamaj gvatoturoj konstruiĝis laŭ la Fera kurteno.

Gvatoturo en Buchenwald