Gvenoleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Gvenoleo
Gvenoleo resanigante sian fratinon Klervi
Gvenoleo resanigante sian fratinon Klervi
Morto 532 en Landévennec, Bretonujo
Adorita en Romkatolika eklezio, orienta ortodoksa eklezio, anglikana komunumo
Festotago 3-a de marto
v  d  r
Information icon.svg

Gvenoleosankta Gvenoleo estas fama sanktulo de Bretonujo kaj fondinto de la abatejo Sankta-Gvenoleo de Landévennec.

Familio[redakti | redakti fonton]

Fragan, la patro de Gvenoleo, elmigris el Britujo pro invado de Saksojepidemio de pesto. En 465 li albordiĝis ĉe la norda marbordo de Bretonujo en la golfeto de Yffiniac. Akompanis lin lia edzino Gwenn, kaj liaj du infanoj, Gwethenoc kaj Jacut, kiuj estis ĝemeloj. Post ilia enlokiĝo en Armoriko, naskiĝis Gvenoleo kaj kelkajn jarojn poste Klervi.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Insuletoj apud Brehat

Kiam la infano iĝis 7-jaraĝa, Fragan kondukis lin al la monaĥo Budoc sur la insulo Lavre apud Brehat[1]. Budoc estis monaĥo fama pro sia sankteco kaj sciado.

Alvoko de sankta Patriko[redakti | redakti fonton]

Kiam Gvenoleo estis 21-jaraĝa, li deziris preĝi ĉe la relikvoj de sankta Patriko en Irlando. Tiu estis mortinta kelkajn jarojn antaŭe. Tiam sur la insulo Brehat, li decidis forvelŝipi. Sed dum la nokto, la sanktulo aperis en lia sonĝo kaj ordonis, ke li restu en Armoriko kaj fondu monaĥejon. Budoc donis al li 11 monaĥojn kaj adiaŭis ilin.

Sur la insuleto Tibidi[redakti | redakti fonton]

En la rodo de Brest la insulo Tibidi fronte al al duoninsulo de Landévennec

Ĉe la enfluejo de la rivereto Trieux ili alvenis kaj piediris tra vastaj arbaroj ĝis la enfluejo de la rivereto Faou. De tie ili ekvidis la insuleton Tibidi kaj decidis enlokiĝi tie. Ili komencis labori la grundon. Sed tiom da vento blovadis kaj malkuraĝigis ilin tiom malmulta grundo, kiom kovris la rokegojn. La alveno de kelkaj aliaj monaĥoj igis ilin foriri. Nur tri jarojn ili do vivis sur tiu insuleto.

En Landévennec[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Landévennec

Fronte al Tibidi kuŝis duoninsuleto kovrita de arbaroj, ligita okcidente al la duoninsulo de Crozon. Tiu lando ŝajnis ŝirmita kontraŭ la ventoj. Tie ili unue dehakis arbojn, konstruis monaĥejon kaj kultivis la grundon. Kelkajn jarojn poste, la kampoj estis kovritaj per tritiko, vastaj paŝtejoj anstataŭis la unuajn arbarojn, kaj la monaĥejo famiĝis en la tuta Bretonujo. Iun tagon alvenis kvar ŝtelistoj. Ili deziris plenigi siajn sakojn per kelkaj riĉaĵoj. Unu el ili restis en la boato. La dua falis sur la grundon ĉar lia sako estis tro peza, kaj rompis al si la kruron. la tria enprofundiĝis en la marĉojn, kaj la kvara perdis sin. Li revenis ĉe la pordon de la monaĥejo. Gvenoleo riproĉis al li lian ŝteladon kaj proponis: "venontan fojon, kiam vi bezonos ion ajn, demandu min. Mi volonte donos, sed neniam plu ŝtelu!" La kvar eksŝtelistoj revenis poste, kaj fariĝis monaĥoj.

Renkonto kun Gradlono[redakti | redakti fonton]

La reĝo Gradlono aŭdis pri Gvenoleo kaj decidis viziti lin. Li rajdis laŭ la vojo kiu iris de Kemper ĝis Brest. En Landévennec, li surgenuiĝis antaŭ la sanktulo kaj proponis riĉajn donacojn. Sed Gvenoleo rifuzis. Tamen granda amikeco interligis pli kaj pli la du homojn. Danke al Gradlono kaj Gvenoleo, sankta Korentino fariĝis la unua episkopo de Kernevo. Li estis ordinita en Tours. Gradlono donacis sian palacon de Kemper al sankta Korentino kaj emeritiĝis en la urbo Is (aŭ Ys, en la bretona Kêr-Is) en la golfeto de Douarnenez.

Gvenoleo kaj Gradlono en Is[redakti | redakti fonton]

La fuĝo de Gradlono

En Is Gvenoleo ofte vizitis Gradlonon. Bedaŭrinde, en tiu urbo multe da homoj agadis kontraŭ la volo de Dio. Iun tagon laŭ la legendoj Dio parolis al Gvenoleo, kaj promesis punon kontraŭ la loĝantaro. Gvenoleo tuj informis la reĝon kaj ili rapide surĉevaliĝis. Tuj post ilia foriro, granda ondo submergis la tutan urbon kaj la loĝantaron. Laŭ kelkaj legendoj, oni diras ke la ĉefa kulpulino nomiĝis Dahut, la filino de Gradlono. La reĝo unue sekvis Gvenoleon al Landévennec kaj poste, revenis al Kemper.

Mirindaj rakontoj pri Gvenoleo[redakti | redakti fonton]

Resanigo de Klervi[redakti | redakti fonton]

Gvenoleo resanigas Klervi

Klervi, fratino de Gvenoleo, estis forpelanta sovaĝajn anserojn for de la korto de la kastelo Lesguenn, kie ŝi loĝis kun siaj gepatroj. Subite, unu el ili eksaltis al la vizaĝo de la junulino. Ĝi elŝiris unu okulon, kaj englutis ĝin. Gvenoleo, la juna frato, estis preĝanta en sia monaĥejo ĉe Landévennec, kiam li aŭdis anĝelon rakonti al li la aferon. Tuj, li foriris, kaj hastis al la korto de la kastelo. Li serĉis la anseron, trovis ĝin, malfermis la ventron de la besto, trovis la okulon kaj remetis ĝin en la okulglobon de Klervi. Poste, li faris krucosignon, kaj tuj la vidpovo denove funkciis.

Fontano Sankta Gvenoleo en Saint Frégant

En Saint-Frégant, ĉe la fontano Sankta Gvenoleo, oni povas vidi statuon de la sanktulo. Per sia dekstra mano, li prenas la okulon, kiun englutis la ansero. La juna Klervi staras maldekstre.

Gvenoleo kaj la diablo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Albert Poulain, [2] la diablo, iun tagon, renkontiĝis kun Gvenoleo.

-Mi deziras ĉion, kiu kreskas sub la grundo, diris la diablo.

-Bone, respondis Gvenoleo, mi do prenos tion, kiu kreskas supre.

La sanktulo kreskigis sekalon. Kiam la tempo rekolti alvenis, la diablo ricevis nur la radikojn. Li do koleris kaj proponis alian kontrakton.

-Mi deziras ĉion, kiu kreskos super la tero, venontan jaron.

-Bone, respondis Gvenoleo.

Li kreskigis napojn por prepari bonajn supojn. Kiam la tempo rekolti alvenis, la diablo rekoltis nur la foliojn... Li denove koleris, ĉar ĉiuj mokis lin. La diablo decidis konstrui belan ŝtonan kastelon por montri sian riĉecon al Gvenoleo, kiu posedis nur lignan domon. Gvenoleo ankaŭ konstruis kastelon, faritan el glacio, kaj Dio helpis lin. Kiam la diablo vidis la kastelon de la sanktulo, li petis ke ili interŝanĝu siajn bienojn, kaj Gvenoleo konsentis. Sed, kiam ekbrilis la suno, la glacio fandiĝis... la diablo ĵuris, ke li venĝos. Tiel, dum la nokto, li dissemis semojn de ulekso tra ĉiuj kampoj de Gvenoleo. La vento, kiu blovadas de la maro, transportis la semojn, kaj nuntempe la tuta Bretonujo estas kovrita de uleksoj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Iun nokton, anĝelo avertis Gvenoleon pri lia venonta morto la sekvan tagon. Li do parolis al la monaĥaro lastfoje. Post la fino de la meso, ĉe la altaro li mortis.

Ruinoj de la monaĥejo de Landévennec

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chanoine Herve Calvez "Les grands saints bretons" Ed. Arthaud 1936
  2. "Contes et légendes de Haute Bretagne ed. Ouest france"