Gvinea arbara-savana mozaiko

El Vikipedio
(Alidirektita el Gvinea arbar-savana mozaiko)
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La gvinea arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropika ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi ampleksas zonon de interplektitaj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj etendiĝantan orient-okcidente kaj disigantan la tropikajn humidajn foliarbarojn apud la marbordo de la okcident-sudana savano de la landinterno.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Gvinea arbara-savana mozaiko en Siera-Leono.

La gvinea arbara-savana mozaiko okupas areon de 673 600 kvadrataj kilometroj, situanta ekde okcidenta Senegalo ĝis orienta Niĝerio, kaj inkludanta partojn de Gambio, Gvineo Bisaŭa, Gvineo, Siera-Leono, Ebur-Bordo, Ganao, Togo kaj Benino. La Kamerunaj Altaĵoj de orienta Niĝerio kaj Kameruno disigas la gvinean arbar-savanan mozaikon de la nord-konga arbara-savana mozaiko, kiu troviĝas oriente. La Benina Senarbejo (angle : Dahomey Gap) estas regiono de Togo kaj Benino kie la arbara-savana mozaiko etendiĝas ĝis la marbordo, kaj disigas la supra-gvineajn arbarojn de Gvineo, Siera-Leono, Liberio, Ebur-Bordo, kaj Ganao de la malsupra-gvineaj arbaroj de Niĝerio kaj Kameruno.

Flaŭro [redakti]

La ekoregiono ĉefe estas herbeja, alternante kun arboj vegetante laŭlonge de riveroj kaj sur montetoflankoj, kie la neŝanĝiĝeme okazantaj fajroj malhelpas la kreskadon de la arboj en malferma pejzaĝo. Lophira laceolata estas pli fajrorezista arbo.

Faŭno [redakti]

La miksaĵo de arbaro kaj herbejo kreas biotopojn por multaj grandaj mamuloj kiaj arbara elefanto (Loxodonta cyclotis) , amfibia hipopotamo (Hippopotamus amphibius) kaj antilopoj kia Cephalophus rufilatus. Oni komune trovas testudojn kaj ankaŭ pli lokajn speciojn, inkluzive Erythrocebus patas (primatoj) kaj Amphisbaenia (skvamuloj).

La malsekejoj en la ekoregiono estas riĉaj je birda vivo pro specioj kiaj la smeralda brilsturno (Coccycolius iris, sturnedoj) kaj la Balearica pavonina (gruedoj) .

Homa koloniado [redakti]

La ekoregiono kovras grandajn partojn de multaj okcidentafrikaj landoj, inkluzive de :

  • Senegalo - multe da la suda kazamanca brako de la lando inkluzive de la urbo de Ziginĉor;
  • Kompleta landinterna Gvineo-Bisaŭa;
  • Gvineo - la zono de maltaĵaj areoj paralelaj al marbordo kaj poste irante sud-orienten rilate al centraj montaroj, inkludante la urbojn de Fria, Kindia kaj Kissidougou;
  • Norda Siera-Leono inkluzive de la urboj de Makeni kaj Kabala;
  • Ebur-Bordo - zono tra la centra oriento ekde Touba ĝis la dua urbo de la lando, Bouaké;
  • Larĝa zono tra Ganao inkluzive de la regiono oriente de Voltao-Lago, kie la ĉefa urbo estas Ho;
  • Togo - la suda altebenaĵo;
  • Benino - la sudaj areoj inkluzive de la urbo de Bohicon;
  • Niĝerio - vasta areo inkluzive de la urboj de Ibadan, kiu signifas kie la arbaro renkontas la savanon, la ĉefurbo Abuja, Lokoja kie la Niĝero kunfluas kun la Benue-Rivero, Enugu kaj Makurdi.

Minacoj kaj konservado [redakti]

La areo estas home loĝata antaŭ jarmiloj kaj malmulte da ĝi estas formale protektita. Naciaj parkoj inkluzivas Outamba-Kilimi en Siera-Leono.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio