Gvinea arbara-savana mozaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvinea arbara-savana mozaiko
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Landoj

Areo668 905 km² (66 890 500 ha)

Gvinea arbara-savana mozaiko (Tero)
Gvinea arbara-savana mozaiko (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La gvinea arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi ampleksas zonon de interplektataj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj etendiĝantan orient-okcidente kaj disigantan la tropikajn humidajn foliarbarojn apud la marbordo de la okcident-sudana savano de la landinterno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La gvinea arbara-savana mozaiko okupas areon de 673 600 kvadrataj kilometroj, situante ekde okcidenta Senegalo ĝis orienta Niĝerio, kaj inkludante partojn de Gambio, Gvineo Bisaŭa, Gvineo, Sieraleono, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando kaj Benino. La Kamerunaj Altaĵoj de orienta Niĝerio kaj Kameruno disigas la gvinean arbar-savanan mozaikon de la nord-konga arbara-savana mozaiko, kiu troviĝas oriente. La Benina Senarbejo (angle : Dahomey Gap) estas regiono de Togo kaj Benino kie la arbara-savana mozaiko etendiĝas ĝis la marbordo, kaj disigas la supra-gvineajn arbarojn de Gvineo, Sieraleono, Liberio, Ebur-Bordo, kaj Ganao de la malsupra-gvineaj arbaroj de Niĝerio kaj Kameruno.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Gvinea arbara-savana mozaiko en Sieraleono.

La ekoregiono precipe estas herbeja, alternante kun arboj vegetantaj laŭlonge de riveroj kaj sur montetoflankoj, kie la neŝanĝiĝeme okazantaj fajroj malhelpas la kreskadon de la arboj en malferma pejzaĝo. Lophira laceolata estas pli fajrorezista arbo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La miksaĵo de arbaro kaj herbejo kreas biotopojn por multaj grandaj mamuloj kiaj arbara elefanto (Loxodonta cyclotis) , amfibia hipopotamo (Hippopotamus amphibius) kaj antilopoj kia Cephalophus rufilatus. Oni komune trovas testudojn kaj ankaŭ pli lokajn speciojn, inkluzive de Erythrocebus patas (primatoj) kaj Amphisbaenia (skvamuloj).

La malsekejoj en la ekoregiono estas riĉaj je birda vivo pro specioj kiaj la smeralda brilsturno (Coccycolius iris, sturnedoj) kaj la Balearica pavonina (gruedoj) .

Homa koloniado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras grandajn partojn de multaj okcidentafrikaj landoj, inkluzive de :

  • Senegalo - multe da la suda kazamanca brako de la lando inkluzive de la urbo de Ziginĉor;
  • Kompleta landinterna Gvineo-Bisaŭa;
  • Gvineo - la zono de maltaĵaj areoj paralelaj al marbordo kaj poste irante sud-orienten rilate al centraj montaroj, inkludante la urbojn de Fria, Kindia kaj Kissidougou;
  • Norda Sieraleono inkluzive de la urboj de Makeni kaj Kabala;
  • Ebur-Bordo - zono tra la centra oriento ekde Touba ĝis la dua urbo de la lando, Bouaké;
  • Larĝa zono tra Ganao inkluzive de la regiono oriente de Voltao-Lago, kie la ĉefa urbo estas Ho;
  • Togo - la suda altebenaĵo;
  • Benino - la sudaj areoj inkluzive de la urbo de Bohicon;
  • Niĝerio - vasta areo inkluzive de la urboj de Ibadan, kiu signifas kie la arbaro renkontas la savanon, la ĉefurbo Abuja, Lokoja kie la Niĝero kunfluas kun la Benue-Rivero, Enugu kaj Makurdi.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La areo estas home loĝata antaŭ jarmiloj kaj malmulte da ĝi estas formale protektita. Naciaj parkoj inkluzivas Outamba-Kilimi en Sieraleono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]