Gvineobisaŭa peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvineobisaŭa peso
eksvaluto • peso
Ŝtato: Gvineo Bisaŭa
Subdivido: 100 centavoj
Kodo laŭ ISO 4217: GWP
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo -

(-)

vdr

La Gvineobisaŭa peso - portugale peso da Guiné-Bissau - inter la jaroj 1975 kaj 1997 estis la nacia valuto de Gvineo Bisaŭa. Unu peso estis dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GWP. En 1997 la valuto anstataŭiĝis per la internacia okcidentafrika franko ISO-kodo XOF), valida en Benino, Burkino, Eburbordo, Gvineo Bisaŭa, Malio, Niĝero, Senegalo kaj Togolando.