Gvirkukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gvirkukolo
Gvirkukolo
Gvirkukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Guira
Specio: G. guira
Guira guira
(Swainson, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gvirkukolo (Guira guira) estas granda birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la vojkurulojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas rilata al la tri anioj, membroj de la genro Crotophaga. Ĝi estas unu el la plej komunaj birdoj de Brazilo, neesta nur el la ĉiamverda arbaro de Amazonio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Gvirkukolo

Ĝi havas krespan oranĝecan kreston kaj estas ĉirkaŭ 40 cm longa.[1]. Krome ĝi estas malhelbruna en dorso kaj en la longa vosto kaj pli helbruna aŭ eĉ flaveca en kapo kaj subaj partoj. Ankaŭ la irizo kaj la beko estas flavecaj. La kruroj estas grizecaj. Kiel siaj parencoj la anioj, la gvirkukolo malbonodoras.[1]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La Gvirkukolo manĝas grandajn artropodojn, ranojn, etajn birdojn kaj etajn mamulojn kiel musoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio vagas surgrunde, kutime laŭ grupoj de 6 ĝis 18 individuoj, kun aliaj birdoj kiel la Kalkbrova najtingalo (Mimus saturninus) kaj la Krestobeka anio (Crotophaga ani) kies kutimaro estas tre simila.

Ili vivas en grupoj, sed emas tendencon formi parojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas konstruita en arboforko 5 metra alte supergrunde. La ovoj estas (el 5 ĝis 7) malhelverdaj kaj kovritaj de tavolo de kalko. Ili estas kovataj ĉu en individuaj aŭ komunumaj nestoj, en tiuj lastaj eblas trovi ĝis 20 ovojn. Ĉe komunumaj nestoj estas multaj rompitaj ovoj. La konkurenco inter junuloj estas grava kaj la mortebleco alta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Guira en Encyclopaedia Britannica reta (senpaga ekzemplo). Marto 28a, 2007

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]