Gwen Stefani
Gwen Stefani | |
---|---|
Gwen Stefani dum prezentiĝo
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Gwen Renée Stefani |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1969 (54-jaraĝa) en Fullerton |
Edz(in)o | Gavin Rossdale • Blake Shelton |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Anaheim, Kalifornio, Usono |
Ĝenroj | Popmuziko danca popmuziko Pop-rokmuziko Nova ondo Ska punkmuziko R&B |
Profesio | kantistino, aktorino, kantverkistino, moda proponistino |
Instrumentoj | Klavarinstrumento, voĉa muziko, sintezilo, drumomaŝino, gitaro |
Tipo de voĉo | Mezosoprano |
Aktivaj jaroj | 1986 - nuntempo |
Eldoninto | Interscope Records |
Parencaj temoj |
No Doubt |
Retejo | Gwen Stefani.com |
Gwen STEFANI (naskiĝis la 3-an de oktobro 1969 en Anaheim, Kalifornio, Usono) fakte Gwen Renée Stefani estas usona kantistino. Ŝi vivas ekde 2002 en geedziĝo kun Gavin Rossdale, kantisto de la muzikgrupo Institute (antaŭ bando Bush).
Biografio
Ŝi famiĝis dismonde kiel gvid-kantistino de la grupo No Doubt, ĉefe kun la kanto Don't Speak (1996) kaj al la tiu apartenanta albumo Tragic Kingdom (1995). Ŝi iĝis vizaĝo de la grupo post morto de sinmortigo de John Spence en decembro de 1987.
Krom kelkaj projektoj kun usona artisto Moby, en kies kanto Southside (2000) ŝi kantis, ŝi mondkonatiĝis per la kanto Let me blow ya mind de repistino Eve, en kiu ŝi kantis la refrenon.
Kun ŝia unua solo-kanto What You Waiting For? sukcesis ŝi atingi en 2004 dismonde listopintojn. Ŝia unua propra albumo Love, Angel, Music, Baby (2004) rikoltis jam ene de unu semajno pli grandajn vendojn ol albumo de iama bando No doubt antaŭe.
Ŝi vendas sub markosigno L.A.M.B. (mallongigo de Love, Angel, Music, Baby) proprajn modovestojn.
En filmo de Martin Scorsese, Aviator (2004) Stefani ludis la aktorinon Jean Harlow kaj ludis kun Leonardo Dicaprio, Cate Blanchett, Kate Beckinsale, Alec Baldwin, Jude LAW kaj Kenneth Welsh.
Ŝi havas puli-hundon (2005).
Diskografio
Albumoj
Kantoj
- 2000: South side (Moby prod. Gwen Stefani)
- 2001: Let me blow ya mind (Eve prod. Gwen Stefani)
- 2004: What you waiting for?
- 2005: Rich Girl (prod. Eve)
- 2005: Hollaback Girl
- 2005: Cool
- 2005: Luxurious
- 2005: Can I have it like that? (Pharrell Williams prod. Gwen Stefani)
- 2006: Crash
- 2006: Wind it up
- 2006: The Sweet Escape
- 2007: 4 in the morning
- 2007: Now That You Got It (prod. Damian Jr Gong Marley)
- 2007: Early Winter
Videografio
- 2006: Harajuku lovers live (DVD)
Distingoj
- 2002
- Grammy por Let Me Blow Ya Mind en la kategorio „Plej bona Rep/Kantita Kunlaboro“
- 2005
- Brit Awards kiel „Internacia Solo-Artistino“
- MTV Video Music Awards por Hollaback Girl en kategorio „Plej Bona Ĥoregrafio En Muzikvideo“
Eksteraj ligiloj
greke http://www.gwenstefani.com/ greke http://www.interscope.com/ greke http://www.nodoubt.com greke http://gwenstefani.lyrics.info greke Oficiala hejmpaĝo greke FanMySpace (german)
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda