György Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1797 (1797-02-05)
en Košice
Morto 19-an de decembro 1872 (1872-12-19) (75-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Andrássy
Patrino Mária, Gräfin Festetics de Tolna
Edz(in)o Franziska zu Königsegg-Aulendorf
Infanoj Dénes Andrássy • Mária Andrássy
Okupo
Okupo akvisto • politikisto
vdr

Grafo György Andrássy [djordj andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy György estis hungara magnato, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Liaj famaj filoj estis Dénes Andrássy kaj Antal Andrássy.

György Andrássy naskiĝis la 5-an de februaro 1797 en Hungario, en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 19-an de decembro 1872 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Andrássy havis diversajn tutlandajn postenojn kiel tradicia nobelo. Li estis unu el la fondintoj de Hungara Scienca Akademio komence nomata "Hungara Scienca Societo". Li longe redaktis periodaĵon pri la bredado kaj li estis prezidanto de "Hungarlanda Bredada Societo". En 1834 li edziĝis baldaŭe havanta po 2 filojn kaj filinojn. En 1836 li vojaĝis al Anglio, kie li spertis vivadon de la angloj. Hejmenveninta li politikadis kaj apogis agojn de István Széchenyi, precipe la fervojon kaj la ponton.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Raporto pri ponto-konstruado Széchenyi-Ĉenponto 1833 (ankaŭ germane)
  • Budapestnek árviz ellen megóvásáról (Defendo kontraŭ inundo en Budapest) 1845
  • Állattenyésztés (Bredado)

Fontoj[redakti | redakti fonton]