György Balanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Balanyi [djordj balanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balanyi György estis hungara historiisto, pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

György Balanyi [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1886 en Kecskemét. Li mortis la 4-an de majo 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Balanyi aliĝis al piaristoj en 1903, li pastriĝis en 1910. Tiutempe li frekventis ankaŭ universitaton en Budapeŝto. Li instruis en gimnazio en Szeged inter 1910-1916, poste ĝis 1943 en Budapeŝto. Foje li instruis ankaŭ en universitato. En 1946 li ekinstruis en Kolozsvár (tiutempe apartenanta al Hungario) kaj li revenis al Budapeŝto en 1948. Li okupoĝis ĉefe pri mezepoko, antaŭaĵoj de la 1-a mondmilito, Sankta Francisko, franciskanoj, piaristoj

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Francisko el Asizo - heroo de la demokratio (1946)
  • Reformáció és ellenreformáció (1946)
  • A középkori állam és társadalmi rend kialakulása (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]