György Bartók (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bartók
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1845 (1845-04-28)
en Malnaș
Morto 19-an de decembro 1907 (1907-12-19) (62-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Familio
Infanoj György Bartók (filozofo) vd
Profesio
Okupo teologo • pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BARTÓK György estis hungara reformita episkopo, eklezia verkisto naskiĝinta en Málnás la 28-an de aprilo 1845 kaj mortinta en Koloĵvaro la 19-an de decembro 1907. Li estis la patro de filozofo György Bartók

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bartók doktoriĝis en 1874 en Tübingen kaj reveninte Transilvanujon li iĝis episkopa sekretario en Koloĵvaro, filozofia privatprofesoro de la universitato, en 1876 pastro en Nadjenjedo, samloke anstataŭanta teologia profesoro. En 1893 li estis pastro en Szászváros, en 1899 reformita episkopo de Transilvanujo, pastro de Koloĵvaro en 1900. Li redaktis la gazeton Egyházi Iskolai Szemle (1876–1883).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bodola Sámuel élete (en libro Nagy papok életrajza, Bp., 1877);
  • Az erkölcsi élet legfőbb kérdései (en libro Tájékozás az újabb teológia körében, Bp., 1880);
  • Theológiai tudomány és lelkipásztori képzés (Bp., 1907);
  • Összegyűjtött művei (III., Kolozsvár, 1910-12).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon