György Bartók (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bartók
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1882 (1882-08-03)
en Aiud
Morto 26-an de novembro 1970 (1970-11-26) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Bartók (episkopo)
Parencoj László Ravasz
Okupo
Okupo filozofo
vdr

BARTÓK György [barto:k] estis hungara filozofo, teologia kaj universitata profesoro, ano de MTA naskita en Nagyenyed la 3-an de aŭgusto 1882 kaj mortinta en Budapeŝto la 26-an de novembro 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bartók estis filo de episkopo György Bartók. La teologion kaj filozofion li studis en Universitato de Koloĵvaro kaj li daŭrigis en Leipzig kaj Heidelberg (1905–06). Li akiris pastra (1905), filozofidoktora (1906), poste mezlernejinstruista diplomon (1907). Li instruis en Koloĵvaro (1906–07), en Nagyenyed (1907–09). Ekde 1909 li instruis teologion en Koloĵvaro kaj Sárospatak (1908). Li instruis en Universitato de Koloĵvaro, Budapeŝto (1919-21), Szeged (1921-40) kaj denove en Koloĵvaro (1940–44). Li translokiĝis Budapeŝton en 1944 kaj estis filozofia profesoro de Reformita Teologia Akademio (1946–49). Li reprezentis la koncepton de subjetiva idealismo. Li estis la fondantano de Societo Károly Böhm, komitatano de Hungara Protestanta Literatura Societo.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az akaratszabadság problémája (Kolozsvár, 1906);
  • Kálvin, mint nevelő (Nagyenyed, 1909);
  • Gr. Széchenyi István gondolkodása (Kolozsvár, 1910);
  • Az erkölcsi érték philosophiája (Kolozsvár, 1911);
  • Böhm Károly tana és személyisége (Kolozsvár, 1913);
  • Erdélyi János gondolkodása (Kolozsvár, 1914);
  • Petőfi lelke (Bp., 1922);
  • A philosophia lényege (Szeged, 1924);
  • Kant (Kolozsvár, 1925);
  • Az erkölcsi értékeszme története (I-II., Szeged, 1926-35);
  • Böhm Károly (Bp., 1928);
  • Forradalom és reformáció (Szeged, 1932);
  • A középkori és újkori filozófia története (Bp., 1935);
  • Történet és értékelés (Szeged, 1939);
  • A filozófia lényege és problémái (Bp., 1947).

Fonto[redakti | redakti fonton]