György Bodrogi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BODROGI György estis hungara kuracisto naskiĝinta en Nadjenjedo la 8-an de junio 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de majo 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bodrogi estis internisto, kardiologo. Li studis ankaŭ en Parizo kiel stipendiulo. Li laboris en la interna sekcio de la Malsanulejo István, poste li estis direktoro de la Malsanulejo Lorántffy Zsuzsanna de la reformita eklezio ĝis 1949. Ekde 1952 li estis ĉefkuracisto, poste direktoro de la Instituto pri Junulara Kormalsankuracado (pli poste Tutlanda Infankardiologia Centro) ĝis 1976.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon