György Borbély (soldato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BORBÉLY György [borbe:j] estis hungara kontraŭturka bravulo, bienhavanta nobelo en Transilvanio naskiĝinta ĉirkaŭ 1540 kaj mortinta en Koloĵvaro la 15-an de decembro 1603.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Borbély unue estis soldato en la fortikaĵo de Gyula, poste li luktis en la militaro de Stefano Báthori, reganto de Transilvanujo, poste reĝo de Pollando. En 1595 la reganto Sigmundo Báthori nomumis lin ĉeffunkciulo de Karánsebes. En tiu jaro Borbély reokupis de turkoj la fortikaĵojn Facset, Lippa kaj Jenő. La 17-an de julio 1602 li ĉeestis en la batalo de Braŝovo kiel vicmilitestro apud reganto Moseo Székely. Post la morto de reganto en 1603 oni elektis lin en Szászváros generalo, sed li baldaŭ mortis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon