György Boros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOROS György (boroŝ) estis hungara unitariisma episkopo, studverkisto, redaktoro, tradukisto. Li naskiĝis en Tordátfalva la 19-an de aprilo 1855 kaj mortis en Koloĵvaro la 26-an de januaro 1941.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Boros pristudis teologion en Kolozsvár, poste inter 1877 kaj 1879 en London. Reveninte, li iĝis teologiakademia profesoro en Koloĵvaro. Li travojaĝis grandparton de Nord-Ameriko. Inter 1928 kaj 1938 li estis episkopo, sekretario, poste afergvidanta vicprezidanto de la Dávid Ferenc Egylet. Ekde februaro de 1905 ĝis 1919 li estis la lektoro pri angla lingvo de la Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem. Kune kun Sámuel Brassai li redaktis la revuon Fiatalság Barátja; ĝis 1924 li estis redaktoro de la eklezia gazeto Unitárius Közlöny. Liaj eklezihistoriaj kaj dogmaj studoj aperis en revuo Keresztény Magvető.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Brassai Sámuel élete (Kolozsvár, 1927);
  • Új teológia és unitárizmus (Kolozsvár, 1937).