György Császka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György CSÁSZKA [djordj ĉAska], laŭ hungarlingve kutima nomordo Császka György estis hungara romkatolika ĉefepiskopo, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

György Császka

György Császka [1] naskiĝis kiel Császtka György la 4-an de decembro 1826 en Hungara reĝlando, en vilaĝo Nyitraszerdahely (nuntempa Nitrianska Streda en Slovakio). Li mortis la 11-an de aŭgusto 1904 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Császka frekventis universitatojn en Nagyszombat kaj Vieno. Li pastriĝis en 1850 kaj li ekinstruis matematikon en gimnazio. Baldaŭe li vivis 3 jarojn en foraj regionoj de Habsburga Imperio. Ekde 1856 en Esztergom li akiris pli kaj pli altajn rangojn. Li iĝis episkopo en 1874, li apogis la edukadon, eĉ li fondis presejon. En 1891 li iĝis ĉefepiskopo en Kalocsa, en la sekvaj jaroj precipe la biblioteko riĉiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A dohányzás tilalmáról papnöveldékben 1846
  • Viszonyszámi táblák 1853
  • Oratio panegyrica in honorem angelici doctoris S. Thomae Aquinatis 1874

Fontoj[redakti | redakti fonton]