György Csanádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Csanádi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1905 (1905-07-28)
en Ljubljano
Morto 27-an de aprilo 1974 (1974-04-27) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

György Csanádi [djordi ĉanAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csanádi György estis hungara ekonomikisto, inĝeniero, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1958, ordinara en 1970) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Czipszer [cipser].

György Csanádi [1] naskiĝis la 28-an de julio 1905 en Aŭstrio-Hungario en Laibach. Li mortis la 27-an de aprilo 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Csanádi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto akirinta inĝenieran diplomon en 1927, sed post 2 jaroj li akiris ankaŭ ekonomian diplomon. Inter la 2 diplomoj li instruis en la teknikuniversitato. Li eklaboris en 1929 en MÁV. En 1941 li soldatiĝis, sed li restis fervojisto en Dombóvár. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al la komunistoj kaj li havis diversajn postenojn rilate al la fervojoj. Li strebis multe pri refunkciado de la trajnoj. Inter 1949-1956 kaj 1962-1963 li estis ĉefdirektoro de MÁV. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis ministro pri trafiko kaj poŝto, poste komisaro, fine denove ĝismorte ministro.

Li instruis en la teknikuniversitato inter 1951-1963 kiel katedrestro, poste ĝismorte kiel profesoro. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952, li doktoriĝis en 1955 antaŭ la akademio. Li ricevis premion Kossuth en 1956, inter 1946-1973 aliajn premiojn, en 1969 finnan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szocialista vasút (La socialisma fervojo), (1950)
  • Vasúti üzem (1954) - studenta lernolibro
  • A közlekedéstudomány, a közlekedéspolitika és a gyakorlati közlekedéspolitika összefüggései a szocialista és a tőkés társadalmi- gazdasági rendszerben (1960)
  • A nemzetközi közlekedéspolitika elméleti és gyakorlati problémái (1970)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.