György Dózsa
El Vikipedio
- Gheorghe Doja alidirektas ĉi tien. Por la vilaĝo de Mureş, vidu Gheorghe Doja (Mureş).
DÓZSA György [do:ĵa djoerdj] aŭ Georgo DÓZSA, (rumane: Gheorghe Doja, Georgo Doĵa) origina nomo Székely) estis la estro de la hungara kamparana ribelo en 1514. Li naskiĝis ĉ. 1470 en Dálnok, Hungario kaj mortis inter 15-24 de julio en 1514 en Temesvár. Li estis pli aĝa frato de Gregorio Dózsa, sia submilitestro.
[redakti] Biografio
En aprilo de 1514 reĝo Vladislao la 2-a Jagello nomumis lin kiel ĉefestro de la krucmilita armeo kontraŭ la turkoj. Je la fino de majo li fariĝis estro de la kamparana ribelo. Post la malvenko ĉe Temesvár la 15-an de julio vundite li fariĝis kaptito de János Szapolyai, kiu ekzekutis lin kiel "kamparanreĝon" kun fajrokrono sur la kapo sidiginte sur ardfajran fertronon.