György Ember

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Ember
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1845 (1845-04-20)
en Sărătura
Morto 11-an de majo 1905 (1905-05-11) (60-jaraĝa)
en Oradea
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

EMBER György estis hungara poeto, tradukisto naskita en Pusztasós la 20-an de aprilo 1845 kaj mortinta en Nagyvárad la 11-an de majo 1905.

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Ember havigis al si diplomon de bazlerneja instruisto en Nagyvárad en 1865. De 1866 li instruis en Tasnádszántó, poste en Csatár. De 1869 li iĝis instruisto de la porinstruista lernejo de Nagyvárad. De 1887 li redaktis la gazeton Nagyvárad és Vidéke. Li verkis romanojn, rakontojn, poemojn kaj publikigis pedagogitemajn artikolojn, tradukaĵojn hungaren el la rumana folkloro.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy nagy lélek története romano, (Nagyvárad, 1871);
  • Árva Gergely históriája (Arad, 1875; premiita verko);
  • Román népdalok és balladák, tradukaĵo el rumana folkloro (Budapeŝto, 1877);.
  • Elbeszélések, (rakontoj). (Nagyvárad, 1883).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon