György Moldova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

György MOLDOVA [djordj], hungare Moldova György, Esperante Georgo Moldova estas populara hungara verkisto.

György Moldova

György Moldova naskiĝis, kiel Reif György la 12-an de marto 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en juda familio kaj li frekventis ĉeflernejon pri teatraĵoj kaj filmoj en Budapeŝto, tamen poste laboris, kiel simpla laboristo. Baldaŭe li okupiĝis pri filmoj kaj teatraĵoj. Lia unua novelo aperis en 1955, la unua libro en 1963. Li satire verkis nur pri problemoj de la nuntempo, tial li estas tuj komprenebla. Li konfesis: "Mi verkis foje malbonaĵojn, sed neniam mensogaĵojn". En 1983 li ricevis premion Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn poste aŭ antaŭe. Ankaŭ nun li estas fidela al la komunismaj ideoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • pli, ol 70 libroj, ekzemple Hitler Magyarországon (Hitler en Hungario), Malom a pokolban (Muelejo en la infero), Az elbocsátott légió (La maldungita legio), Úszóverseny üres medencében (Naĝokonkurso en malplena baseno), Az ellopott főutca (La forŝtelita ĉefstrato)
  • riportoserioj: Tisztelet Komlónak (Estimo al Komló) (en Komló ankaŭ li partoprenis dum konstruado de "socialisma urbo"); Akit a mozdony füstje megcsapott (Kiun ektuŝis fumo de la lokomotivo) (pri la fervojistoj); A szent tehén (La sankta bovino); A tékozló koldus (1-3) (La malŝparadanta almozpetanto); Bűn az élet (Krimo estas la vivo), en kiu li unua menciis la krimaron de la ciganoj, 1989
  • 14 diversaj teatraĵoj
  • Kádár János I-II (János Kádár), biografio, 2006
  • Idegen bajnok (Fremdula ĉampiono), noveloj, 1963
  • Sötét angyal (Malluma anĝelo), romano
  • A "Lakinger Béla" zsebcirkáló (La krozŝipo nomata "Béla Lakinger"), 1968
  • Negyven prédikátor (40 predikistoj), romano, 1973
  • A beszélő disznó (La parolanta porko), 1978
  • Magyar atom (Hungara atomo), 1978
  • Az utolsó töltény 1-10. (La lasta kartoĉo), membiografio

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio