György Nagy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Nagy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1879 (1879-11-05)
en Sebeș
Morto 29-an de marto 1923 (1923-03-29) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Party of Independence and '48 vd
Memorigilo György Nagy (politikisto)
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • poeto • redaktoro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NAGY György (pro. nadj) estis hungara politikisto, advokato, poeto naskita en Szászsebes la 5-an de novembro 1879 kaj mortinta en Bp. la 29-an de marto 1923.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Nagy estis de 1902 ĝis 1908 ĉefkunlaboranto de gazeto Székely Újság. De 1906 ĝis 1910 li estis landkunvena deputito kun sendependa programo. Poste li partoprenis la fondadon de la Balpárt (Maldekstra Partio). En 1910 li malfermis advokatan oficejon en Hódmezővásárhely. En 1911 li fondis partion sub nomo Köztársasági Párt (Respublika Partio), kies li estis gvidinto du jarojn ĝis ties disigo. Samtempe li redaktis kune kun Károly Wagner la monatan revuon de la partio Magyar Köztársaság. Poste 1913 ĝi aperis titolite Kossuth Lajos Lapja, pli poste Kossuth Zászló, sed la nomo de partio iĝis Kossuth Lajos Pártja. En 1918 li estis adepto de Mihály Károlyi, post 1919 lia defendinto dum la preceso kontraŭ li (jam blinde). En 1922 lian reorganizitan partion oni disigis kaj oni komencis proceson kontraŭ li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Céltalanul (poemoj, Bp., 1898);
  • Tavasz nélkül (Bp., 1899);
  • Száraz ágak (poemoj, Bp., 1900);
  • Házassági válóperekben követendő eljárás (Bp., 1915);
  • Holtnak nyilvánítási eljárás (Bp., 1915).

Fonto[redakti | redakti fonton]