György Pray

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Pray [djordj praj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pray György estis hungara historiisto, bibliotekisto, profesoro, pastro, monaĥo, kanoniko.

György Pray

György Pray [1] Arkivigite je 2013-07-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de septembro 1723 en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 23-an de septembro 1801 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Pray aliĝis al la jezuitoj en 1740. Li frekventis universitaton en Nagyszombat, altlernejon en Eger, poste li pastriĝis en 1754. Jam pli frue li instruis diversloke. Ekde 1764 li esploris en arĥivoj, li trovis signifajn malnovajn hungarajn tekstojn. En 1773 la jezuita ordeno estis malpermesita, tial li estis malriĉa pastro en Esztergom. Inter 1777-1785 li estis katedrestro en ELTE (ankaŭ post la translokiĝo). Li estis ankaŭ postenulo en universitata biblioteko en Buda (post denova translokiĝo en urbo Pest. Li atingis la rangon kanoniko en 1790. En la sama jaro li partoprenis en laboro de la parlamento, poste li okupiĝis nur pri historio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Annales veteres Hunnorum, Avarum et Hungarorum…’’ (1761)
  • Specimen Hierarchiae. Hungaricae complectens seriem chronologicam archiepiscoporum… (1776, 1779)
  • Epistolae procerum regni Hungariae I–III. (1805, 1806)
  • Gabrielis Bethlenii principatus Transilvaniae coaevis documentis illustratus I–II. (1816)
  • Commentarii historici de Bosniae, Serbiae ac Bulariae, tum Valachiae, Moldaviae ac Bessarabiae, cum regno Hungariae nexu (1837)

Fontoj[redakti | redakti fonton]