György Szemere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Szemere
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1863 (1863-10-30)
en Szabolcs
Morto 6-an de septembro 1930 (1930-09-06) (66-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Huba Szemere vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György SZEMERE [djordj semere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemere György estis hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

György Szemere naskiĝis la 30-an de oktobro 1863 en Szabolcs. Li mortis la 6-an de septembro 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Szemere frekventis universitaton pri juro en Budapeŝto, poste tuj li studvojaĝis al eksterlando. En 1887 li ekhavis ŝtatan administran postenon. Ekde 1892 li okupiĝis pri kultivado de bieno, ekde 1902 li vivis en Budapeŝto, kie li nur verkadis. Ekde 1910 li redaktis gazeton Világ, ekde 1917 gazeton Országgyűlési Napló.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • romanoj:
    • A Dobay-ház (Domo de Dobay) 1902
    • A madarasi király (Reĝo de Madaras) 1904
    • Magyarország Amerikában (Hungario en Ameriko) 1907 (Pri sortoj de elmigrantoj)
    • Két világ (Du mondoj) 1917 (Pri japana virino)
    • Ronthó Böszörmény 1921 (Membiografia romano)
  • teatraĵoj:
    • A siralomházban 1906
    • Ő 1910
    • Viszontlátás 1922
  • noveloj:
    • A két jómadár 1913
    • Igaz történetek (Veraj historioj) 1914

Fontoj[redakti | redakti fonton]